Neturei Karta

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Neturei Karta
socia grupo
Komenco 1938 vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

Neturei Karta (aramee נטורי קרתא, «Gardistoj de la urbo» [Jerusalemo][1]) aŭ Neturei Karta International estas usona juda organizaĵo ekstreme fundamentalisma, kiu kontraŭas cionismon kaj la ekziston de Israelo pro religiaj kialoj.

La organizaĵo estiĝis en 1938 pro splitiĝo en organizo Agudat Jisrael (hebree אגודת ישראל‎). Ĝi internacie konatiĝis, kiam membroj de la organizo partoprenis la Holokaŭst-neantan konferencon en Tehrano en 2006.[2] La organizacio fakte rekonas la okazon de la Holokaŭsto, sed ĝi neas la ekzistorajton de Israelo, do ĝi kunlaboras kun ĉiuj, «kies celoj identas kun la niaj».[3] Ekde tiam tiuj membroj estas sub ĥeremo de aliaj ortodoksaj sektoj, inkludante de funde kontraŭcionismaj grupoj kiel Satmar, de kiu ili pretendas devenon.[4][5]

Laŭ Neturei Karta, ŝtaton povas nur estigi Dio mem per la alveno de Mesio. La juda diasporo do estas Dia volo:

«Unu el la bazaj ideoj de Judismo estas tio, ke ni estas popolo en ekzilo laŭ Dia ordono.»[6]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. What Is the Neture Karta?. Alirita 2011-04-10.
  2. Why are Jews at the 'Holocaust denial' conference? (Kial estas judoj en la ‹Holokaŭst-neanta› konferenco?). Alirita 2011-04-10.
  3. komplete: «Ni bonvenas la helpon de ĉiuj viroj de bona volo kaj estas pretaj, helpi al ĉiuj, kies celoj identas kun la niaj.» («We welcome the assistance of all men of good will and stand ready to assist all whose agenda coincides with ours.») Citaĵo de Our Mission. Alirita 2011-04-10.
  4. Rabbi Metzger: Boycott Neturei Karta participants of Iran conference (YNetNews) la 14-an de decembro 2006.
  5. "Satmar court slams Neturei Karta" la 15-an de decembro 2006
  6. «One of the basics of Judaism is that we are a people in exile due to Divine decree.» Citaĵo de Our Mission. Alirita 2011-04-10.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]