Neue Westfälische

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Neue Westfälische
emblemo kun la moto "...ĉar ni ĉi tie hejmas"
emblemo kun la moto "...ĉar ni ĉi tie hejmas"
Speco ĉiutage de lundo ĝis sabato

Establodato fuzio en 1967 el antaŭaj gazetoj aperintaj ekde 1811 kaj 1830
Lingvo germana

Retejo morgenpost.de
v  d  r
Information icon.svg

Neue Westfälische (laŭvorte "nova vestfalia", germanlingva mallongigo NW) estas germana regiona gazeto, kiu aperas ĉiutage de lundo ĝis sabato. Ĝi precipe raportas pri novaĵoj el la regiono orienta Vestfalio inkluzive de la historia lando Lipo, fondiĝis en la urbo Bielefeld kaj havas sian centran redakcion tie.

En la sekvo de pluraj historiaj periodaĵoj, inter alie Öffentliche Anzeigen des Distriktes Bielefeld ("publikaj anoncoj de la distrikto Bielefeld", fondita en 1811, kaj Volkswacht ("popola gardejo"), kiu aperis inter la jaroj 1830 kaj 1933 en Bielefeld, la nuna gazeto ekestis la 3-an de julio 1967 per fuzio de la tiutempaj gazetoj Westfälische Zeitung ("vestfalia gazeto") kaj Freie Presse (""libera gazetaro").

Laŭ la stato de aŭtuno 2016 la gazeto havas 16 lokajn eldonojn:

En la dua jarkvarono de 2016, do inter aprilo kaj junio, sume vendiĝis averaĝe 217 773 ekzempleroj ĉiutage.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]