Nevado de Sumapaz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Sumapaz.
Koordinatoj mankas! Bonvolu kunhelpi.f4
Nevado de Sumapaz
monto
supermara alteco

4 506 m

vdr

La monto Nevado de Sumapaz, Nevado del Sumapaz, Cerro El Nevado aŭ simple Cerro Nevado, estas la plej alta punkto de la Departemento Meta kaj de la Nacia Natura Parko Sumapaz. La oficiala alto estas de 4306 msnm (14127 futoj), ĝi situas en la municipo Guamal. La montopinto estas alirebla el la okcidenta vojo de la corregimiento San Juan del Sumapaz en rura areo de Bogoto.

Pro klimataj kaj geologiaj tialoj, la glaĉero kiu kovris ĝian montopinton malaperis komplete komence de la 20-a jarcento. Erwin Kraus realigis sian unuan ascendon en 1937[1]​ ĉar li estis aŭdinta pri la ekzisto de glaĉero, sed tie li konstatis ke la glaĉero estis malaperinta kaĵ ĝi estis nur memoraĵo de la plej aĝaj kamparanoj, kiuj asertis ke la fina mortotialo de la glaĉero estis la tertremo de 31-a de aŭgusto 1917, kiun registroj katalogis per forto 6,9 en la Skalo de Richter[2], kiu praktike detruis ankaŭ la urbon Bogoto kaj kies epicentro situis en la vereda Nazareth en Sumapaz[3]​ kaj okazigis ankaŭ lavangojn de la riveroj Ariari kaj Guape. Oni supozas ke ĝi povas kovriĝi per neĝo post hazarda neĝofalo.[4]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Camilo Echavarría, "Erwin Kraus: fotografías de viaje de la alta montaña colombiana", Universidad de Antioquia, 2006.
  2. es:Anexo:Terremotos del siglo XX
  3. Ana Milena Sarabia Gómez, Análisis histórico de los sismos ocurridos en 1785 y en 1917 en el centro de Colombia, 2010.
  4. «Parque Nacional Natural del Sumapaz, Retejo de Organización Colparques». Teksto «http://www.colparques.net/SUMAPAZ»[rompita ligilo]