Nevaroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nevaroj
etno
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr

La nevaroj (nepale: नेवार) estas la praloĝantoj de la Katmandua valo en Nepalo. Laŭ la nepala popolnombrado de 2001, la 1.245.232 nevaroj estas la sesa plej granda etno, konsistiganta 5,48 elcentojn de la loĝantaro. La ĉefa nevara lingvo, kiu nomiĝas aŭ nevārī (nepale: नेवारी "la nevara") aŭ Nepal Bhasa/nepāl bhāṣā (nepale: नेपाल भाषा "Katmanduvala lingvo"), estas tibetoburma lingvo, kiun 825.458 nevaroj parolas kiel gepatran lingvon.