Nifaiidoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

En la Libro de Mormono, la Nifaiidoj estas popolo kiu devenas de Nifai, profeto kiu, laŭ tiu libro, forlasis Jerusalemon laŭ peto de Dio en la jaro 600 a.K kaj vojaĝis kun sia familio al la okcidenta hemisferio, alvenante al Ameriko ĉ. la jaro 589 a. K. Esploristoj pri la mormonismo kredas ke ili ekloĝis en iu loko de Centrameriko post forlasi la patrolandon (tamen, oni ne trovis arkeologiajn pruvojn por tia asertado). La Libro de Mormono priskribas la nifaiidojn kiel honesta popolo, kiu eventuale pekas kaj estas tute neniigita de la fratoj, la lamanidoj en la jaro 385. La ekzistado de la nifaiidoj ĝenerale ne estas akceptata de la arkeologoj aŭ historiistoj kiuj ne estas mormonoj. Ne ekzistas genetikaj aŭ lingvaj (inter aliaj) evidentaĵoj kiuj povus pruvi rilaton inter israelidoj kaj la originaj amerikanoj. La Libro de Mormono uzas la vorton Nifaiido plurforme, ĝenerale kiel konstrasto kun la vorto Lamanido. Ĉi tiuj formoj estas familiaraj, religiaj, politikaj kaj kulturaj. Kvankam la du popoloj unuiĝas dum mallonga tempo (4 Nifai 1:17, Libro de Mormono), la nifaiidoj neniam estis plimulto.