Nihil obstat

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Nihil Obstat)
“Imprimi potest”, “Nihil obstat” kaj “Imprimatur” ĉe la eldonita en 1953 angla traduko de la libro “De Christiana expeditione apud Sinas” de Matteo Ricci SJ kaj Nicolas Trigault SJ

Nihil obstat (latine Nenio obstaklas) en la Katolika Eklezio estas oficiala deklaro, kiu povas esti donita fare de rajtigita eklezia cenzuristo al verko pri teologia temo, se tiu verko pretendas esprimi katolikan vidpunkton. Foje la esprimo “Nihil obstat” oni uzas je pli vasta senco, kiel deklaro de foresto de obstakloj por iu entrepreno.

“Nihil obstat” estas unua stadio de aprobo de verko. Ĝi atestas, ke en la verko forestas tezoj, kiuj kontraŭas al la doktrino de la Katolika Eklezio. Tiun ateston donas cenzuristo (latine Censor Librorum). Cenzuristojn aprobas episkopo aŭ la liston de cenzuristoj aprobas Episkopara Konferenco por ĉiuj siaj diocezoj. Verko, post la ricevo de “Nihil obstat”, por presado devas ricevi de episkopo Imprimatur-on (latine Estu presata). Se episkopo ne donas “Imprimatur”-on al verko, kiu jam ricevis “Nihil obstat”-on, li devas klarigi sian decidon al la aŭtoro.[1]

Por komenci kanonizajn procesojn (beatigo kaj sanktigo) oni devas ricevi deklaron “Nihil obstat” por tio de la Sankta Seĝo.

Se teologian verkon skribis ano de monaĥa ordeno, do antaŭ “Imprimatur” kaj krom “Nihil obstat” la aŭtoro devas de la estro de sia ordeno ricevi permeson, konatan kiel “Imprimi potest” (latine Povas esti presata).[2]

Por novaj eldonoj kaj reeldonoj necesas nova permeso. [3]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kodo de Kanona Juro, kan. 830
  2. Kodo de Kanona Juro, kan. 832
  3. Kodo de Kanona Juro, kan. 829