Saltu al enhavo

Nicolas Trigault

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nicolas Trigault
Persona informo
Nicolas Trigault
Naskiĝo 3-an de marto 1577 (1577-03-03)
en Douai
Morto 14-an de novembro 1628 (1628-11-14) (51-jaraĝa)
en Hangĝoŭo
Religio katolikismo vd
Lingvoj latina vd
Ŝtataneco Francio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Douai Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo misiisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Nicolas TRIGAULT[1] (n. la 3-an de marto 1577 en Douai (tiam parto de la Graflando Flandrio en la Hispana Nederlando, nun parto de Francio) – m. la 14-an de novembro 1628 en Hangzhou, Ĉinio) estis jezuita pastro, misiisto en Ĉinio kaj ĉinologo[2], aŭtoro de De Christiana Expeditione apud Sinas (Historio de la kristana ekspedicio al la Regno de Ĉinio). Kune kun ĉina lingvisto, li verkis la unuan latin-ĉinan vortaron por la latinigo de la ĉina skribo. Post 300 jaroj, lia libro inspiris la kreintojn de la moderna pinjina skribo, latiniga sistemo por la norma ĉina lingvo[3].

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Naskita en 1577 en Douai, Nicolas Trigault eniris la jezuitan ordenon la 9-an de novembro 1594. Li kompletigis sian noviciadon en Tournai, Belgio. Post studado de teologio ĉe la Universitato de Douai kaj poste en Gento, li estis ordinita pastro (en 1606 aŭ 1607). Pastro Nicolas Trigault forlasis Eŭropon por fari misian laboron en Azio ĉirkaŭ 1610. Alveninte en Makao, la enirejo al Ĉinio, en 1610, li poste iris al Nankino en 1611, poste al Hangzhou. Li fine estis akceptita en la imperian urbon Pekino en 1613 , kie li laboris kiel jezuita misiisto en Ĉinio. Trigault revojaĝis al Eŭropo en 1613, renavigante el Makao la 9-an de februaro 1613 kaj alveninte en Romo la 11-an de oktobro 1614 pere de la Hinda Oceano, la Persa Golfo kaj Egipto[4]. Dum sia tempo en Romo, li faris sian lastan religian profesion la 1-an de januaro 1615. Liaj taskoj konsistis en informoj pri la progresoj de la misio al la papo Paŭlo la 5-a,[5] sukcese negocante kun la Supera Generalo de la Societo de Jesuo Claudio Acquaviva la sendependecon de la ĉina misio el la japana misio, kaj veturante tra Eŭropo por kolekti monon kaj publikigi la verkaron de la jezuitaj misioj[4]. Dum sia eŭropa vojaĝo li portis la robojn de ĉina akademiulo. Petro Paŭlo Rubens faris portreton de Trigault la 17-an de januaro 1617 kiam Trigault estis en AntverpenoBruselo [6][7]. Pastro Trigault poste vojaĝis tra Eŭropo dum pluraj jaroj. Lia itinero inkluzivis vizitojn al Douai, lia naskiĝloko, Frankfurto ĉe Majno, Kolonjo, Liono, Madrido, Munkeno, Napolo kaj Würzburg. En 1618, Trigault rajtis reveni al Ĉinio. Sur la ŝipo, per kiu li foriris, estis 629 verkoj, inkluzive de la plej lastatempaj verkoj de Johan Kepler kaj Galilejo. Ĉi tiu kolekto formis la fonton de scio por la jezuitoj en Ĉinio. Post kiam ili tradukis ilin, la verkoj formis la unuan ĉinan sciencan korpuson .  Trigault ankaŭ ricevis plurajn donacojn por la Imperiestro de Ĉinio. Post vojaĝo de preskaŭ du jaroj, Trigault revenis al Ĉinio en 1620.

  • (1615) De Christiana expeditione apud Sinas (Historio de la kristana ekspedicio al la Regno de Ĉinio), historio de la unuaj eŭropaj misiistoj en Ĉinio kiam la Dinastio Ming estis ĉe sia pinto, bazita sur la leteroj de Matteo Ricci
  • (1626) Xiru Ermu Zi (simpligita ĉina: 西儒耳目资; tradicia ĉina: 西儒耳目資; pinjino: Xīrú ěrmù zī ; lit. 'Helpo al la okuloj kaj oreloj de okcidentaj literaturuloj'), latin-ĉina vortaro, kiu povas esti konsiderata la bazo por moderna pinjino. Trigault produktis unu el la unuaj sistemoj de ĉina latinigo (bazita plejparte sur la pli frua verko de Ricci kaj Pantoja) en 1626.  
  • Trigault ankaŭ verkis plurvolumenan historion de Ĉinio, bazitan sur ĉinaj analoj. Li tradukis la Fablojn de Ezopo al la klasika ĉina lingvo (Wenyanwen) kiu funkciis kiel la norma lingvo por literaturo, scienco kaj registaro ĝis la frua 20-a jarcento, komparebla al la rolo de la latina kaj eŭropa lingvoj.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Li estis konata ankaŭ laŭ sia latinigita nomo TrigautiusTrigaultius, kaj sia ĉina nomo Jin Nige (en simpligita ĉina skribo: 金尼阁; en tradicia ĉina skribo: 金尼閣; en pinjino: Jīn Nígé).
  2. (zh) 中国国家图书馆:《汉学家资源库——金尼阁 Arkivita ĉe (el Retarkivo {{{1}}})"Sinologists' Resource Database - Nicolas Trigault" de la Nacia Biblioteko de Ĉinio, la 27-an de julio 2007.
  3. (nl + resumoj: zh, jp, kr, es, ru, tr) Stadskronieken, Oude stad, nieuwe ogen, p. 33, eld. Stedelijk Volwassenenonderwijs CVO Encora, 2024, interkulturaj rakontoj de migrantoj en Antverpeno. En la periodo inter ĉirkaŭ 1670 kaj 1730 Antverpeno ludis gravegan rolon en la interkontinenta komunikado inter Ĉinio kaj Eŭropo. Danke ankaŭ al tiama antverpena eldonejo Plantin Moretus, la scio pri Ĉinio povis disvastiĝi tra tuta Eŭropo.
  4. 4,0 4,1 Mungello, David E.. (1989) Curious Land: Jesuit Accommodation and the Origins of Sinology. University of Hawaii Press, p. 46–48. ISBN 0-8248-1219-0..
  5. Nicolas Trigault (1577-1628 A.D.)
  6. Peter Paul Rubens: Portrait of Nicolas Trigault in Chinese Costume | Work of Art | Timeline of Art History | The Metropolitan Museum of Art
  7. Nicolas Trigault SJ: A Portrait by Peter Paul Rubens. Metropolitan Museum of Art (2003). Alirita 24a de Novembro 2016 .

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]
  • Liam M. Brockey, Journey to the East: The Jesuit mission to China, 1579-1724, Harvard University Press, 2007.
  • C. Dehaisnes, Vie du Père Nicolas Trigault, Tournai, 1861.
  • P.M. D’Elia, "Daniele Bartoli e Nicola Trigault", Rivista Storica Italiana, ser. V, III, 1938, pp. 77–92.
  • G.H. Dunne, Generation of Giants, Notre Dame (Indiana), 1962, pp. 162–182.
  • L. Fezzi, "Osservazioni sul De Christiana Expeditione apud Sinas Suscepta ab Societate Iesu di Nicolas Trigault", Rivista di Storia e Letteratura Religiosa 1999, pp. 541–566.
  • (en) T.N. Foss, Nicholas Trigault, S.J. – Amanuensis or Propagandist? The Rôle of the Editor of Della entrata della Compagnia di Giesù e Christianità nella Cina, in Lo Kuang (a cura di), International Symposium on Chinese-Western Cultural Interchange in Commemoration of the 400th Anniversary of the Arrival of Matteo Ricci, S.J. in China. Taipei, Taiwan, Republic of China. September 11-16, 1983, II, Taipei, 1983, 1-94.
  • (it) J. Gernet, Della Entrata della Compagnia di Gesù e Cristianità nella Cina de Matteo Ricci (1609) et les remaniements de sa traduction latine (1615), «Académie des Inscriptions & Belles Lettres. Comptes Rendus» 2003, 61-84
  • E. Lamalle, "La propagande du P. Nicolas Trigault en faveur des missions de Chine (1616)", Archivum Historicum Societatis Iesu IX, 1940, pp. 49–120.
  • Liam M. Brockey, “The Death and Disappearance of Nicolas Trigault, S.J.,” The Journal of the Metropolitan Museum of Art, vol. 38 (2003): pp. 161–167.