Nikilismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Nikilismo, aŭ Neniismo, estas termino kun diversaj sencoj, sed se konsideri ke nikilismo devenas el la latina “nihil”, nome “nenio” (ne-esto), difino, necerte elĉerpa, povas esti:

  1. spekulativa nikilismo: koncepto kiu anoncas la ne-ekziston (ne-eston) aŭ la negativecon de aspektoj (inkluzive de valoroj) de la esto, taksataj realaj antaŭe, aŭ, almenaŭ estas koncepto kiu manifestas la simplan ne-intereson pri ili;
  2. praktika nikilismo: estas praktika sinteno de misfamigo aŭ detruemo aŭ de simpla neintereso pri la tradiciaj valoroj.

Ĉi sube estas priskribitaj iuj tezoj de la spekulativa nikliismo kun la helpo, tamen, de kelkaj simpligoj.

La esto ne havas sencon-celon, direkton, altiron…[redakti | redakti fonton]

La esencon de nikilismo priskribas tre klare kaj efike Nietzsche, kiu pri ĝi estis decida antaŭiganto (svarmas malsamaj interpretoj koncerne Nietzsche: iuj lin konsideras nikilisto, aliaj ne: ne interesas ĉi tie lia pozicio, sed nur kapti iujn el la efikegaj priskriboj pri nikilismo de tiu aŭtoro Tekstoj intercitilaj estas liaj):

  1. Ni homaj estuloj “estis serĉintaj en ĉio la evidentiĝon de ‘senco’ kiu – laŭ nikilismo – ne ekzistas”. Tiu supozita senco en la diversaj konceptoj de la pasinto estis, ekzemple: “la plenumo de supera morala kanono (celo-kriterio) en la tuta okazaro […]; aŭ la pliigo de la amo kaj de la harmonio en la rilatoj inter la estaĵoj; aŭ la proksimiĝo al universala stato de feliĉo [ekzemple, la komuneco kun Dio; aŭ ankaŭ direktiĝi al universala stato de nenio – celo estas ĉiam senco; sed, poste, pro la alestigo de nikilismo, oni komprenas ke per la ŝaĝo oni celas nenion, oni atingas nenion”.
  2. Jen la vera senco de nikilismo: “mankas la celo; mankas la respondo al ‘kial?’; kion signifas nikilismo? – signifas ke la valoroj [pasinte taksataj] superaj sin senvalorigas al la okuloj de la homo, nome ili ne plu kapablas rekoni sencon al la esto, esti respondo…”
  3. Dio mortis. Kiu estas la origino de nikilismo? "Ĝi naskiĝas, precipe, el la konstato ke Dio mortis (Gott ist tot), ĝi estas la efiko de la morto de Dio.

Diras ankoraŭ Nietzsche en ero multe sugesta pri kiu oni komsumis multajn komentariajn plumojn: en la ‘Gaja scienco’ (Die fröhliche Wissenschaft): “Kien iris Dio? […] mi volas anonci al vi! Estis ni kiuj mortigis lin, vi kaj mi! Ni ĉiuj estas liaj mortigantoj”. "Sed kiel eblas mortigi Dion? Kaj, ĉar ne eblas mortigi tion kio ne ekzistas, kion signifas mortigi Dion? Signifas ke ni malkovris ke li ne ekzistas!”.

Ekzistas nenio bela, sublima, bona/malbona[redakti | redakti fonton]

Laŭ nikilismo ne nur Dio ne ekzistas, sed ankaŭ la aĵaro havas neniun valoron. Resumante, “Estas nenio bona, bela, sublima, malbona en si mem, sed [nur niaj] animstatoj en kiuj ni atribuas tiujn vortojn al la estaĵoj”.

Sekvas:

Ni ofte atribuas al ili kelkan valoron ĉar ni bezonas memtrompiĝon por elteni la sensencecon de la mondo.

Tial Metafiziko, etiko, moralo,, religio, scienco ktp “nenio estas ol produktaĵoj de la homa volo de fuĝo” antaŭ al la sensenceco de la universo kaj de la homa ekzisto.

Indulgo al violento[redakti | redakti fonton]

Nu, konsiderinte ke la homaj agoj, kiel ĉiuj aĵoj, havas en si mem nenion valoron/misvaloron, sekvas:

  1. ne ekzistas morala natura leĝo, nome amplekso de senŝanĝaj normoj moralaj;
  2. ne ekzistas malbonaj agoj, eĉ ne pedofilio, hommortigo, genocido, ktp;

Fakte, ĉio havas la saman senvaloron.[1]

Apartaj nikilistaj ‘pruvoj’ por montri ke Dio ne ekzistas[redakti | redakti fonton]

Kiel estas ‘pruvita’ la ne-ekzisto de Dio? Preterlasante la supozitajn sciencajn pruvojn pri ateismo[2], oni vidu almenaŭ tri de iliaj argumentadoj: 1. Iuj nikilistoj opinias ke Dio ne ekzistas ĉar ili intime ne emocias, aŭ ne havas apartajn sentojn, nek pensante pri Dio nek preĝante nek partoprenante religian riton.

Temas, laŭ kontraŭnikilistoj, pri pruvo tre febla: la fakto ke oni ne emocias pensanta ikxo ne pruvas ke ikxo ne ekzistas.

2. Aliaj, imitante Feuerbach, Markson kaj Freŭdon (kiuj certamezure antaŭpreparis nikislimon, sed nur multe malpropre povas esti konsideritaj nikilistoj), opinias ke eblas pruvi la ne-ekziston de Dio pere de tieldirita genealogia metodo. Ekzemple, laŭ Feuerbach la ideo pri Dio naskiĝas el la nekontentigo kiun la homo sentas pro la propra limigita kondiĉo, fontas el la deziro abolicii ĉiun feblecon de la homa sorto. La homo, daŭrigante imagi sin mem senfebla, finiĝas por atribui realan konsiston al la ento kiun imagis kaj opinias, malkorekte, ke ĝi ekzistas reale. Laŭ Markso, la koncepto pri Dio naskiĝas kiel “instrumentum regni”, kiel politika instrumento por subpremi, ĉar la dominantaj klasoj, pere la kredo je Dio, povas plifacile domini la malsuperajn klasojn. Laŭ Freŭdo, ankoraŭ, la ideo pri Dio naskiĝas el la manko de sekureco de la homo, kiu prezentas en sian menson Eston Ĉiopovan en kiu trovi konsolon, sekurecon, pacon, kto.

Tiu argumentado, laŭ kontraŭnikilistoj, konfuzas la originon de la nocio kun la valoro de la nocio: ankaŭ se hazarde estus vera la fonto de la origino, ĉiam distingendas la analizo pri la vero aŭ malvero de la koncepto mem.

3. Foje ankaŭ sinmortigo estas konceptata kiel pruvo por montri la ne-ekziston de Dio. Kiel diras Kirillov, persono en la “Demonoj” de Dostoevskij: “Se estas Dio […] min liberigi el Lia aŭtoritato mi ne povas”, tial “mi min mortigas por montri […] mian timigan liberon” kaj do ke Dio ne ekzistas.

Ankaŭ tiu pruvo de Kirillov ne sukcesas valoriĝi ĉar Dio ne kontentigas certe la defiojn de la homo kaj lin allasas al sia libero. Kirillov konstruas Dio tia kia povas esti venkita.

Kiel oni vidas, temas pri temoj kompleksaj, pritraktendaj aparte.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Giacomo Samek Ludovici, Alcuni lineamenti del nichilismo (e qualche spunto di valutazione), SCIO. Revista de Filosofia (Valencia), 2012.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Tiel opiniis la greka Sileno respondante al reĝo iMidaso kiu deziregis scii tion kio plej urĝas por la homo scii: “Mizera kaj efemera ulo - li respondis -, filo de la Kazo kaj Peno, kial vi min devigas diri al vi kion por vi estas utilega ne aŭdi? La plejbono por vi estas absolute neakirebla: ne esti naskita, ne esti, esti nenio. Sed la dua plejbona por vi estas: morti baldaŭ”. (Platono. Simpozio (dialogo)|Simpozio]], 215a kaj ss.)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]