Sileno (mitologio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Sileno)
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Sileno (planto).
Sileno
satiruso • rolulo de helena mitologio
Informoj
Sekso vira
Patro Hermeso
Patrino Geo
Edzo/Edzino Nais (nymph)
Kunulo Melia
Infanoj Silens • Maron • Folo • Dolion • Leneus
vdr

En greka mitologio, Sileno (en la malnova helena lingvo Σειληνός Silenós) estis kunulo kaj mentoro de Dionizo, la dio de vino. Li estis granda ebriulo, tipe figurigata kiel maljunulo, sed ankaŭ granda saĝulo. Laŭ rakontoj de Ovidio[1] kaj aliaj aŭtoroj, la frigia reĝo Midaso ricevis sian kapablon ĉion origi kiel rekompencon de Dionizo pro helpo al Sileno.

Plurale, silenoj estis raso de estaĵoj duone ĉevalaj kaj duone homaj apartenantaj al la sekvantaro de Dionizo, similaj al la duone kapraj satirusoj.

Skulptarto pri Dionizo en Luvro

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ovid Metamorphosen 11,86ff

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]