Folo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Folo
centaŭro
Informoj
Sekso vira
Patro Sileno
Patrino Melia
vdr

Folo (helene Φόλος, latine Pholus) estas en la helena mitologio unu el Centaŭroj. Sovaĝajn centaŭrojn li superis per sia klereco kaj saĝeco, estis amiko de la heroo Heraklo.

Heraklo kaj Folo, nigre pentrita hidrio, 520–510 a.K., Luvro

Kiam Heraklo plenumis la kvaran el dek du malfacilaj taskoj, kiujn ordonis al li mikena reĝo Eŭristeo, nome kapti la erimantan apron, venis al centaŭroj. Tio okazis en tempo, kiam grupiĝis Argonaŭtoj por longa vojaĝo kaj Heraklo post plenumo de la kvara tasko alligis sin al ili..

Heraklo venis al centaŭroj, duonĉevaloj-duonviroj. Folo bonvenigis lin kaj honore al li malfermis grandan vazon kun vino. Sed la vino apartenis ne nur al li, sed al ĉiuj centaŭroj. Kiam ili flarsentis la fortan vinan odoron, ĵetis sin kontraŭ Folo. Heraklo forpelis ilin kaj ili fuĝante alkuris en groton de la saĝa Kirono kaj tie komenciĝis tumulto. Heraklo furiozantajn centaŭrojn forpelis, iujn vundis, iujn mortigis per venenigitaj sagoj. Inter ili vundis ankaŭ Kironon. Ĉar li estis nemortebla, la sago ne povis pereigi lin. Kirono suferis fortajn dolorajn torturojn, kaj fine li rezignis pri sia nemortebleco interŝanĝe kontraŭ vivo de Prometeo.

Folo ankaŭ pereis, ne en batalo, sed pro sia mallerteco: scivole li el sagingo prenis venenigitan sagon, kiu malfeliĉe falis sur lian piedon kaj Folo surloke tuj mortis.

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Folos en la ĉeĥa Vikipedio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]