Saltu al enhavo

Nikio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nikio
Persona informo
Naskiĝo
en Ateno
Morto
en Sirakuzo
Lingvoj antikva greka
Ŝtataneco Antikva Ateno Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Frat(in)o Eucrates (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Infano Niceratus (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo politikisto
militisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Nikio (Nicias/Nikias) estis atena generalo dum la peloponesa milito (470 a.K. — 413 a.K.).

Dum la unua fazo de la milito li sukcese komandis mararmeojn. En 423 a.K., li estis unu el la signantoj de armistico inter Ateno kaj Sparto, kaj, du jarojn poste, li konkludis kvindek-jaran traktaton inter la du urboj - la "Paco de Nikio". Li klopodis persvadi la atenanojn observi la preskribojn de la traktato, sed sensukcese. En 415 a.K. la atenanoj decidis sendi ekspedicion kontraŭ Siracusa. Kvankam Nikio malaprobis la decidon, oni devigis lin iĝi unu el la komandantaj generaloj, tamen li sin montris timida kaj nedecidema. Parte pro tio la afero fiaskis: la sirakusanoj tute malvenkigis la atenanojn en 413 a.K., kaj mortigis Nikion.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]