No Name estas slovaka rokgrupo fondita en Košice la 26-an de aŭgusto 1996 de Viliam Gutray kaj la fratoj Timko – Igor, Roman kaj Ivan. Hodiaŭ, la grupo enhavas 6 membrojn.
La grupo atingis grandan popularecon post realigo de ĝia dua albumo Počkám si na zázrak (esperante: Mi atendos miraklon) kun sukcesaj kantoj Ty a Tvoja sestra kaj Žily.