Nohara Kiuiĉi
Etoso
NOHARA Kiuiĉi estis japana instruisto. Li naskiĝis en la 10 nov. 1871 en Ĉofu, Jamaguĉi.
Esperantista Agado
[redakti | redakti fonton]NOHARA Kiuiĉi estis esperantisto de 1906. Li kunlaboris de 1907 je Le Monde Esperantiste, de 1908 je Internacia Pedagogia Revuo kaj Japana Esperantisto. Li tradukis el Sanskrito budhismajn sutrojn: Sukhavativjuho (1932), Samantamu-khaparivarto (1932) k. a. Li ankaŭ tradukis el ĉinaj klasikaĵoj de konfuciismo: Granda Lernado (1932), Doktrino de Mezeco (1932), La Libro-konstantaĵo de Fila Pieco (1933).