Nollywood

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Nollywood estas la (neoficiala) nomo por la filmindustrio en Niĝerio. Laŭ la nombro de produktitaj filmoj, Niĝerio estas la dua plej granda filmindustrio en la mondo post Bollywood (Barato), kaj pli granda ol Hollywood (Usono), kun ĉiujara produktado de 1000 ĝis 2000 filmoj[1] kaj enspezoj kiuj estas taksataj je 250 milionoj da usonaj dolaroj po jaro kaj atingas inter 600-800 milionojn da afrikanojn en kaj ekster Niĝerio[2]. La filmindustrio estas la dua plej granda dunganto de la lando.

La filmoj estas farataj kun buĝeto kiu kutime estas ne pli alta ol 15000 dolaroj kaj la surbendigoj tipe ne daŭras pli ol unu semajno. Ofte oni uzas ununuran mantenitan kameraon. La filmoj estas malofte spektataj en kinejoj, sed disvastigataj sur dvdvideo kaj spektataj en la vivoĉambro.

Tipa por Nollywood-filmoj estas ke ili prezentas afrikajn rakontojn el afrika perspektivo. Revenantaj temoj estas magio, la mirakla resanigo de malsano, korupto kaj malriĉaj homoj kiu fariĝas riĉaj.

Kritikistoj (kaj ene kaj ekstere de Niĝerio) kredas ke la filmoj posedas malfortajn intrigojn kaj dialogojn, tamen, Nollywood sukcesis preskaŭ tute anstataŭi usonajn filmojn en Niĝerio kaj en iuj aliaj afrikaj landoj[3].

Historio[redakti | redakti fonton]

En la komencaj jaroj, la filmoj estis plejparte parolataj en lokaj niĝeriaj lingvoj, ekzemple, en la joruba aŭ la haŭsa[4], sed por allogi la publikon en aliaj landoj ili estas ankaŭ pli kaj pli parolataj en la angla. Nuntempe, multaj filmoj en Niĝerio ankaŭ jam havas subtekstojn en la franca.

Famaj aktoroj[redakti | redakti fonton]

  • Genevieve Nnaji
  • Osita Iheme
  • Chinedu Ikedieze
  • Kate Henshaw-Nuttal
  • Richard Mofe Damijo

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (angla) Nigeria surpasses Hollywood as world's second largest film producer – UN (Niĝerio surpasas Hollywood kiel dua plej granda film produktanto en la mondo), UN News Center, la 5-a de majo 2009.
  2. (angla) Biyi Bandele, Welcome to Nollywood (bonvenon al Nollywood), The Observer, la 31-an de julio 2007, alirite la 4-an de marto 2019.
  3. (angla) Helen Muchimba, Nigerian film lights Zambia's screens, BBC News, la 23-an de septembro 2004, alirite la 4-an de februaro 2019.
  4. Noto : La haŭslingva filmindustrio, neformale konata sub la nomo kannywood, estas sub-industrio de Nollywood, ĉefe bazita en Kano.
  • Tiu ĉi artikolo estas traduko de la samtitola vikipedia artikolo en la nederlanda je la 4-a de februaro 2019.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]