Rivolua nombro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Nombro de rivoluoj)

Rivolua nombronombro de rivoluojrivolua nombro por minuto (nomata RPM), aŭ rivolua frekvenco f signifas la kvocienton, formitan el nombro de rivoluoj kiel numeratoro kaj necesa tempo T kiel denominatoro por unu rivoluo.

La rivolua nombro estas fizika grando kun dimensio 1/tempoperiodo. La reciproko de la rivolua nombro por sekundo n donas la rivoluan periodon  :

La rivolua angulo estas produto de rivolua nombro n en difinita tempodaŭro kaj al angulo de la rivoluo (estas radianoj por unu rivoluo):

Per difino de la angula rapido kaj valoro por rivoluo, oni ricevas la angulan frekvencon :


kun la unuo s = sekundo .

La artiklo pri mezurado de rivolua nombro priskribas la diversajn mezurprincipojn de la rivolua nombro.

Mezurunuo[redakti | redakti fonton]

Laŭ SI-sistemo: (herco), kiu estas transformebla al aliaj formoj.

Ekzemple: 1 Hz = unu rivoluo/sekundo = 1/s = 60 rivoluoj/minuto= 60 min−1 = 3600 rivoluoj/horo = 3600/h = (24 x 3600) rivoluoj/tago = 86400/t .

Ekzemploj[redakti | redakti fonton]

Rivolua nombro RPM en mezurunuo [min−1]:

  • terglobo: ĉirkaŭ 0,0006944
  • ŝipa helico: 70 ĝis 150
  • kompakta disko: ĉirkaŭ 200 ĝis 500
  • ĉefrotoro de helikoptero: ĝis 400
  • aŭtomotoroj sen ŝarĝo: ĉirkaŭ 700 ĝis 900
  • lavmaŝino: ĉirkaŭ 700 ĝis 1600
  • helico de sporta aviadilo: 2500
  • dupolusa alternkurenta sinkrona motoro je reta tensio de 50 Hz: 3000
  • maksimuma rivolua nombro de dizela motoro (aŭtomobilo): ĉirkaŭ 5500
    • maksimuma rivolua nombro de benzina motoro (aŭtomobilo): ĉirkaŭ 9000-18000
  • gasturbinoj: 100.000 .

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]