Nomoj de la Usona Enlanda Milito

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La plej ofta kaj plej neŭtrala termino por la Usona Enlanda Milito estas simple la enlanda milito (angle: the Civil War), sed tiu nomo neniam estis oficiala. La unua leĝe oficiala nomo aperis en oficiala raporto de usona milita departemento en 1880, titolita la milito de la ribelo (the War of the Rebellion). Dum la 1920-jaroj, kongresa rezolucio deklaris la taŭgan nomon la milito inter la ŝtatoj (the War between the States), kaj multaj sudaj heredaĵaj grupoj kaj militrolistoj preferas ĉi tiun terminon.

Ankaŭ ekzistis multaj kuriozaj aŭ antaŭjuĝaj nomoj, kaj hodiaŭa uzado de ili ofte signifas subtenon de unu flanko aŭ la alia. Tiaj sudaj nomoj inkluzivas la milito de norda agreso, la milito de suda sendependeco, la milito de Sinjoro Lincoln, La milito de secesio, aŭ simple La milito. Malpli oftaj sudaj nomoj estas la dua usona revolucio kaj la milito por defendi Virginion. Unu favorato tuj post la milito estis la lastatempa malagrableco. La plejmulto de ĉi tiuj terminoj ne uziĝas hodiaŭ, krom inter sudaj naciistaj, historiaj, kaj kulturaj grupoj kiel Ligo de la suda kaj Filoj de konfederaciaj veteranoj. Nordanoj uzis aliajn terminojn: la milito de la ribelo, la milito de suda ribelo, la milito por savi la union, kaj la milito por abolicio. La plej frua nomo estis la milito de la insurekcio. Ĉi tiuj nomoj estas eĉ pli maloftaj ol la por-sudaj nomoj, pro la malpli granda intereso pri la enlanda milito en norda Usono.

Alternativaj nomoj por la Usona Enlanda Milito[redakti | redakti fonton]

La Usona Enlanda Milito (en angla, 'American Civil War') ankaŭ estas konata kiel La Enlanda Milito en Usono. En la sudo de Usono, la nomoj "Milito inter la ŝtatoj" kaj "Milito de Norda Agreso"; rezulte de propagando dum la Jim Crow Epoko. Ĝi estis foje nomita "La Milito de Ribelo", "La Sklavposedanta Ribelo", kaj "La Milito de Secesio" dum la Milito.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu paĝo estas mallonga, parafrazita versio de la Angla Paĝo.