Saltu al enhavo

Nord-Koreio en la Olimpikoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nord-Koreio en la Olimpikoj

Flago de Nord-Koreio
IOK-kodo  PRK
NOK Olimpika Komitato de Nord-Koreio
Olimpika historio
Someraj Olimpikoj
1972 · 1976 · 1980 · 1984 - 1988 · 1992 · 1996 · 2000 · 2004 · 2008 · 2012 · 2016 · 2020
Vintraj Olimpikoj
1964 · 1968 · 1972 · 1976 - 1980 · 1984 · 1988 · 1992 · 1994 · 1998 · 2002 · 2006 · 2010 · 2018 · 2018 · 2022
vdr
la sportpafisto Ri Ho-jun en la somera Olimpiko 1972 kontribuis la entute unuan nordkorean ormedalon

Sportistoj de la politike tre fermita lando Nord-Koreio unue en 1964 partoprenis vintran olimpikon - ekde la jaro 1972 oficiala nord-korea teamo laŭ permeso de la tre strikta ŝtata registaro rajtas partopreni la somerajn olimpikojn, kaj nur maltrafis tri eventon ekde tiam: en 1984, kiam ĝi aliĝis al la sovetunia bojkoto de la evento en Usono, en 1988, kiam ĝi bojkotis la ludojn en Sud-Koreio, kaj en 2020/2021, kiam oni citis timojn pri la kronvirusa pandemio. En vintraj olimpikoj nur kun interrompoj estis nord-koreaj partoprenantoj, kiuj kontribuis po unu bronzan medalon en 1964 kaj 1992. Tamen en la someraj olimpikoj la teamoj ne estas sensukcesaj: ĝis inkluzive la olimpiko de 2016, la teamo sume atingis 16 orajn, 17 arĝentajn kaj 24 bronzajn medalojn, vintro 2018 en la najbara Sud-Koreio ne atingiĝis medaloj, pri la ŝtata malpermeso ke atletoj forlasus la landon en somero 2021 en Tokio oni jam skribis supre, kaj reage de tiu drasta ago, la IOK malpermesis akcepti nord-koreanojn en somero 2022 en Pekino. Fine ĝi havis la 48-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj en 2016 kaj tenis tiun rangon ĝis la komenviĝo de la somera Olimpiko 2024 en Parizo.

La ŝtate kontrolata Olimpika Komitato de Nord-Koreio kunordigas la teamojn - la organizaĵo estis kreita en 1953 kaj rekonita de la Internacia Olimpika Komitato en 1957.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
  • Laŭ stato de somero 2022 ne ekzistas oficiala retejo - tio ne ŝanĝiĝis ĝis somero 2024.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]
malnova emblemo, uzita ĝis antaŭ 2016
malnova emblemo, uzita ĝis antaŭ 2016
la tablotenisistino Kim Song-i en la olimpiko 2016