Norda Stelo (firmao)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Norda Stelo
negoco vd
Dum 1963 - nekonata/nuntempe
Sidejo Kebekurbo
TTT Oficiala retejo
vdr
Emblemo de la firmao.
La ĉefa sidejo de la firmao en Kebeko.

Norda Stelo estas kanada-bazita inĝenierado-konsilantara kaj konstrua firmao funkcianta tutmonde. Ĝia ĉefsidejo estas en Kebeko. La kompanio havas 800 dungitojn kaj efektivigas projektojn en ĉirkaŭ 50 landoj. Norda Stelo estas sendependa kompanio aktiva en konstruado, transporto kaj infrastrukturo.

Historio[redakti | redakti fonton]

En 1963, Charles-Eugène Rochette fondis Charles-E. Rochette et associés, en La Malbaie, en la regiono de Charlevoix. En tiu tempo, la firmao proponis ĉefe inĝenier-servojn. En la sekvaj jaroj, Rochette kuniĝis kun Marc Picard por fondi Picard, Rochette et associés. Por pligrandigi la negocon, la firmao moviĝas al Kebeko.

En 1965, la alveno de novaj kompanianoj, ene de la kompanio, kreis la firmaon Rochette, Lajoie, Grondin, Normand, Rochefort et associés. En la 1970-aj jaroj Roche kreis tri novajn dividojn: urboplanado, transporto kaj medio. En 1977, la firmao eniris en la internacian merkaton kun unua kontrakto en agrikulturo en Afriko. En la sekvaj jaroj, Roche malfermis plurajn oficejojn en Kebekio - en Rimouski, en Nord-Bordio, Thetford Mines kaj ankaŭ en New Brunswick.

Laŭlonge de la jaroj, Roche diversigis siajn servojn kreante novajn komercajn liniojn en la firmao aŭ kun partneroj kun aliaj establitaj kompanioj. En 1984, la kompanio fariĝis Roche Ltd., Consulting Group. En 1996, la kompanio akiris sistemon pri administrado de kvalito laŭ ISO 9001.

La firmao faris interkonsenton kun la usona kompanio The IT Group, publika kompanio en Nov-Jorko Stock Exchange, en 1999. La kompanio rompis en 2002 kaj The Shaw Group akiris la plimulton de ĝia valoro. Roche iĝis plene kebeka denove en 2006 post esti transprenita fare de grupo de dungitoj. La kompanio ankoraŭ estas posedata de dungitoj.

En 2013, la kompanio spertas gravan organizan transformon. Ĝi enfokusigas pli pri internaciigo per akirado de Stone Oil & Gas kaj malfermado de oficejoj en Eburbordo kaj en la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj.

La 14-an de decembro 2015, Roche Ltd. Consulting Group anoncis, ke ĝi ŝanĝas sian nomon al Norda Stelo. La nova nomo kompletigas reorganizon efektivigita ekde 2013, kaj estas akompanata de nova registara kadro koncerne etikon kaj integrecon. Laŭ la kompanio ankaŭ pli granda ĉeesto eksterlande pravigas la novan nomon. Eksterlanda kontribuo al la enspezoj de la firmao pliiĝis de 7% ĝis 25% en 2015. [1].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2015-12-23. Alirita 2017-11-04.

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Norda Stelo en la franca Vikipedio.