Norda regiono de Ugando

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Norda regiono de Ugando

Uganda - Northern.svg
Bazaj informoj
Ĉefurbo Gulu
Areo 85 391 km²
Loĝantaro 7 620 700 (takso de 2011)
Loĝdenso 218 loĝantoj/km²
v  d  r
Information icon.svg

La Norda regiono de Ugando estas unu el kvar administraj regionoj de la ŝtato. Regiona ĉefurbo estas la urbo Gulu. Ĉiuj kvar regionoj plu dividiĝas al distriktoj. La norda regiono en 2002 havis 13 distriktojn, en 2006 22 distriktojn kaj laŭ plia administra reformo en 2010 30 distriktojn.

la regionoj de Ugando (laŭ distriktaj limoj de 2010)
  centra -   okcidenta -   orienta -   norda

Laŭ la censo de 2002, la norda regiono enhavis 22 procentaĵojn de la landa loĝantaro, sume 5 148 882 loĝantojn.[1] Laŭ takso de la nacia statistika oficejo en 2011 estis sume 7 620 700 loĝantoj. La regiono kovras 85 391 kvadratajn kilometrojn. La loĝdenso estis en 2002 po 60 laŭ kvadrata kilometro en la norda regiono,[1] kaj en 2011 estis po 89. En 2002 en tuta Ugando proksimume 3 milionoj da homoj, aŭ 12 procentaĵoj de la landa loĝantaro, vivis en urbaj areoj. La norda regiono enhavis 17 procentaĵojn de la urba loĝantaro.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]