Nostradamus (1994)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nostradamus
filmo
Originala titolo Nostradamus
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 18 aŭg. 1994, 1994
Ĝenro filmbiografio, filma dramo
Reĝisoro(j) Roger Christian
Scenaro Knut Boeser
Loko de rakonto Francio
Muziko de Barrington Pheloung
Rolantoj Tchéky Karyo • Amanda Plummer • Anthony Higgins • Assumpta Serna • Bruce Alexander Cook • Bruce Myers • F. Murray Abraham • Julia Ormond • Maia Morgenstern • Michael Byrne • Michael Gough • Oana Pellea • Rutger Hauer • Diana Quick • Gheorghe Visu • Sandu Mihai Gruia • Adrian Titieni • Florin Călinescu • Adrian Pintea • Rudi Rosenfeld • Tomi Cristin • Leon Lissek
IMDb
vdr

Nostradamus estas biografia drama filmo de 1994 reĝisorita de Roger Christian en kiu stelulas Tchéky Karyo kiel la astrologo Michel de Nostredame (ofte latinigita kiel Nostradamus), kaj en kiu kunstelulas Julia Ormond, Amanda Plummer, Assumpta Serna, Anthony Higgins, Diana Quick, Michael Gough, Maia Morgenstern, Rutger Hauer kaj F. Murray Abraham.

Ĝi estis kunproduktorita de kompanioj el Francio, Britio, Germanio kaj Rumanio, sed la filmo estis komerca malsukceso kaj ricevis nur mezfavorajn rezencojn.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

La filmo rakontas la vivon kaj amon de kuracisto, astrologo kaj fama prognozisto; liajn renkontojn kun la mezepoka scienco en la Universitato de Montpeliero kaj la Inkvizicio; kaj liajn fruajn luktojn kun siaj vizioj de la estonteco. La agado okazas en Francio en la 16-a jarcento dum unu el la periodaj plagepidemioj. Nostradamus renkontiĝas kun Skaligero en Agen.

Nostradamus profetas pri la morto de Henriko la 2-a de Francio ege akurate. La filmo montras la elstariĝon de Nostradamus laŭ influo, pro ambaŭ sukcesoj: nome traktado de la plago kaj liaj antaŭdiroj, kulmine en lia nomumo kiel kortega kuracisto de Karlo la 9-a de Francio (filo de Henriko la 2-a).

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj[redakti | redakti fonton]

  • Tchéky Karyo kiel Michel de Nostradamus
  • F. Murray Abraham kiel Julius Caesar Scaliger
  • Rutger Hauer kiel Mistika Monaĥo
  • Amanda Plummer kiel Catherine de' Medici
  • Julia Ormond kiel Marie
  • Assumpta Serna kiel Anne Gemelle
  • Anthony Higgins kiel Henriko la 2-a
  • Diana Quick kiel Diane de Poitiers
  • Michael Gough kiel Jean de Remy
  • Maia Morgenstern kiel Helen
  • Magdalena Ritter kiel Sophie
  • Leon Lissek kiel Inkviziciisto
  • Michael Byrne kiel Inkviziciisto

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]