Nottingham Express Transit

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nottingham Express Transit
Tramo de Nottingham Express Transit
Tramo de Nottingham Express Transit
tramtransportonegoco
Ĝeneralaj informoj
Loko Nottingham
 Anglio
Transportsistema speco tramo
Komenco de trafiko 9-a de marto 2004
Teknikaj informoj
Longeco de sistemo 32 km
Nombro de linioj 2
Nombro de veturiloj 15 Bombardier Incentro AT6/5
22 Alstom Citadis 302
Nombro de stacioj 50
Aliaj informoj
Traklarĝo 1 435 mm
Transportisto Tramlink Nottingham Ltd.
Mapo
vdr

Nottingham Express Transit (angle Nottingham Express Transit (NET)) estas 32 kilometrojn longa tramsistemo en Nottingham, Anglio. La sistemo malfermiĝis al la publiko la 9-an de marto 2004 kaj dua fazo, kiu pli ol duobligis la grandecon de la totala sistemo, malfermiĝis la 25-an de aŭgusto 2015, estinte komence planita por malfermiĝi du jarojn pli frue.

La reto estas funkciigata kaj prizorgata fare de "Nottingham Trams Ltd" nome de la konsorcio "Tramlink Nottingham". Ĝi estis funkciigita fare de "Arrow Light Rail", alia konsorcio, de la 9-a de marto 2004 ĝis la 16-a de decembro 2011. Arrow Light Rail estis kontraktita por funkciigi la sistemon dum 30 jaroj; la aldono de linioj al la sistemo kondukis al rekomisio.


Mapo


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]