Nova Francio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nova Francio
 Usonaj indianoj 16551763 Britio 

koloniovicreĝlando
Geografio
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
New France livre • franca liro Nov-francia pundo
Pereo:
1763 Paco de Parizo, fino de Sepjara Milito
Antaŭaj ŝtatoj:
Usonaj indianoj Usonaj indianoj
Postsekvaj ŝtatoj:
Britio Britio
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj Rilatoj
vdr

Nova FrancioNova Francujo (franclingve Nouvelle-France) estis la vasta teritorio koloniita de Francio en Nordameriko, ekde la esplorado de la rivero Sankt-Laŭrenco de Jacques Cartier en 1534 ĝis la cedo de la regiono al Britio en 1763.

Je ĝia apogeo en 1712 (antaŭ la traktato de Utrecht), la teritorio de Nova Francio etendiĝis ekde la insulo Novlando kaj la Hudsona Golfo ĝis la Meksika Golfo kaj Luiziano. Nova Francio estis tiam dividita laŭ kvin kolonioj kun apartaj administraj sistemoj : Kanado, Akadio, Hudsona Golfo, Novlando kaj Luiziano.

Okaze de la unua censado plenumita en Nova Francio en 1666, oni nombris ĉirkaŭ kvarmil loĝantojn ĉe la valo de la Sankt-Laŭrenco. Unu jarcento poste, la franclingva loĝantaro atingis 90.000 personojn. La ĉefurbo estis la urbo Kebeko.

Mapo de Nova Francio, fare de Samuel de Champlain.
Nova Francio 1534-1763