Nova egipta ĉefurbo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nova egipta ĉefurbo
planurbo • urbo
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Geografio
Geografia situo 30° 2′ N, 31° 46′ O (mapo)30.027531.765Koordinatoj: 30° 2′ N, 31° 46′ O (mapo) [+]
Areo 687,97 km² (68 797 ha) [+]
Horzono Norma Horzono de Egiptio [+]
Nova egipta ĉefurbo (Egiptio)
Nova egipta ĉefurbo (Egiptio)
DEC
Nova egipta ĉefurbo
Nova egipta ĉefurbo
Situo de Nova egipta ĉefurbo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo New Administrative Capital [+]
vdr

La «Nova egipta ĉefurbo» (arabe العاصمة الإدارية الجديدة, al-ʿāṣima al-ʾidārīya al-gadīda), foje nomata Wedian ou Al-Masa[1], estas nova urbego konstruita depost 2016, kun la celo ke ĝi iĝu la nova ĉefurbo de Egipto. La konstruejo situas ĉirkaŭ 45 km oriente de Kairo, en plena dezerto. La projekto estas planita por gastigi ĉirkaŭ 6,5 milionojn da loĝantoj, disigitaj en 21 loĝkvartaloj, dum periodo de ĉirkaŭ 20 jaroj[2].

Parko verda rivero n-ro 3 en la nova administra ĉefurbo.

La projekto, antaŭvidita ekde la jaroj 1970 estis vere lanĉita kun la alveno al la povo de prezidento Abdel Fattah al-Sissi. Kaŭzante ioman entuziasmon en Egiptio, la projekto renkontis ankaŭ kritikojn, ĉefe rilate al la financado, sed ankaŭ rilate al la infrastrukturo kiu ne multe zorgas pri publika transportado krom planita linio liganta la nunan ĉefurbon Kairo al la nova administra ĉefurbo[3]

Oficiala nomo[redakti | redakti fonton]

La urbo ankoraŭ ne havas oficialan nomon. La projekto, nomita en la angla "Future City" dum sia prezento, estas referencata ankaŭ per la akronimo NAC, por "New Administrative Capital". Ĝiaj kritikantoj ironie nomas ĝin "Madinat Sissi" (en la araba) aŭ "Sissi-City" (en la angla) aŭ "Urbo Sissi", por substreki ĝian faraonan karakteron.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (fr) Isabelle Choquet, Égypte : Al-Masa, la nouvelle capitale du pays au chantier pharaonique, RTL.fr, la 2-an de februaro 2021
  2. (fr) Marie Verdier, L’Égypte va déménager sa capitale, La Croix,‎ la 21-an de marto 2018, legita rete  arkivo, alirite la 29-an de marto 2018.
  3. (fr) Laura Monfleur, La nouvelle capitale égyptienne, incarnation d’une république de façade(s), Orient XXI,‎ la 7-an de februaro 2022 (rete legebla arkivo, alirite la 8-an de februaro 2022).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]