Novatiano

El Vikipedio, la libera enciklopedio

NovatianoNovaciano estis ege influa presbitero en Romo, poste episkopo de rigorisma sekto de kristanismo, laŭ la tradicio unu el la unuaj kontraŭpapoj de Romo. En 258 li mortis martire.

Lia sekto restis tra la tuta Romia Imperio ĝis la 6-a jarcento. Post kiam ĉesis la persekutado de imperiestro Decio (251), li rigore malpermesis reakcepti falintajn kristanojn, ĉar "kiu neis Dion, ne plu akcepteblas". La sinteno de Cipriano, reakcepti ilin post pekofaro, fariĝis ĝenerala en la katolika eklezio.