Nove auxilia

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Nove auxilia estas planlingvo proponita de G. Morin, de Villefranche (Nice), en 1949. La projekto klasigeblas Eŭroklono, do naturalisma planlingvo bazita sur eŭropaj lingvoj.


Specimeno (Babela turo Gen. 11, 1-3) : Tote le erde haveva un mono lingua e li medesime vocabul. Como ilei haveva departed da Oriente, ilei finded un plane en le lande de Çinear e ilei habited en la. Ilei se-diçed a cadun altre : " Plaise noi face brica e noi cocte-li en foer ". E le brica served a ilei como petre e'I bitume served a ilei como cimento.

Traduko: Sur la tuta tero estis unu lingvo kaj unu parolmaniero. Kaj kiam ili ekiris de la oriento, ili trovis valon en la lando Ŝinar kaj tie ekloĝis. Kaj ili diris unu al alia: Venu, ni faru brikojn kaj ni brulpretigu ilin per fajro. Kaj la brikoj fariĝis por ili ŝtonoj, kaj la bitumo fariĝis por ili kalko.