Novo Hamburgo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Novo Hamburgo
municipo
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Novo Hamburgo
Lando Brazilo Brazilo
Subŝtato Suda Rio-Grando
Mezoregiono Metropolitana de Porto Alegre
Mikroregiono Porto Alegre
Situo urba centro
 - koordinatoj 29° 40′ 40″ S 51° 07′ 51″ U / 29.67778 °S, 51.13083 °U / -29.67778; -51.13083 (mapo)
Areo 223,822 km² (22 382,2 ha)
Loĝantaro 238 940 (2010)
Denseco 1 067,54 loĝ./km²
Horzono UTC-3
Situo ene de Brazilo
Situo ene de Brazilo
Situo ene de Brazilo
Vikimedia Komunejo: Novo Hamburgo
Retpaĝo: http://www.novohamburgo.rs.gov.br
Portalo pri Brazilo

Novo Hamburgo estas municipo en la brazila subŝtato Suda Rio-Grando, kiu en 2010 havis 238 940 loĝantojn-[1]

Historio[redakti | redakti fonton]

La unuaj setlintoj en la 18-a jarcento venis de la insularo Acoroj kaj ekvivis en kvartalo poste nomata Rincão dos Ilhéus. Ekde la jaro 1824 germanaj elmigrintoj venis al São Leopoldo, kaj interalie 10 kilometrojn de la centra loĝloko São Leopoldo fondis setlejon sur monteto nomata Hamburgerberg, la kerno de la nuna urbo Novo Hamburgo. Poste ankaŭ aldoniĝis pli kaj pli da setlistoj el Anglio, kaj en 1870 konstruiĝis fervoja linio.

La germanaj setlistoj ne venis el Hamburgo, sed precipe el sudokcidenta Germanio, plejparte el la regiono Hunsrück. Tamen ili komune forlasis Eŭropon per la marhaveno de Hamburgo, kaj tial elektis la loĝlokan nomon. En 1927 Novo Hamburgo ricevis urbajn rajtojn.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. IBGE. Novo Hamburgo (HTML). Censo 2010. Alirita 2012-09-28.
la loka muzeo Schmitt-Presser informas pri la germanaj setlintoj de la urbo