Novo Selo (Distrikto Vidin)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La horloĝa turo, simbolo de Novo Selo (1931)

Novo Selo (bulgare Ново село) estas vilaĝo en nordokcidenta angulo de Bulgario, en Distrikto Vidin, kun 1.217 loĝantoj en 2005. Ĝi situas sur la dekstra (suda) bordo de Danubo, 45 m super la marnivelo.

La vilaĝo situas 25 km nord-nordokcidente de la provinca centro Vidin kaj 12 km oriente de la serbia limo, ĉe alfluo de la rivero Timok. Sur la norda, kontraŭa flanko de la Danubo situas la rumania distrikto Mehedinţi. La ĉefa laboragado de la vilaĝanoj estas la vinkultivado.

Laŭ itala vojaĝisto Luigi Ferdinando Marsigli, la vilaĝo estis fondita en ĉ. 1700 kaj komence havis la nomon Prosǎnǎc (Просънъц). Post plagoj kaj incendio, la vilaĝanoj forlasis la lokon kaj revenis ties posteuloj nur en 1772 en la modernan Novo Selo.

Post la liberiĝo de Bulgario en 1878, Novo Selo iĝis parto de distrikto Vidin kaj estis ekde la 1-a de januaro 1979 centro de distrikto entenante ankaŭ vilaĝojn kiel Florentin, Negovanovci, Vinarovo kaj Jaseno.

La konstruado de la bulgara ortodoksa Preĝejo de Sankta Nikolao komenciĝis en 1825.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]