Novorusio (historie)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Novorusio)
Novorusio
Historia regiono
teritorio [+]

LandoRusio
- koordinatoj47° 30′ 0″ N, 34° 30′ 0″ O (mapo)47.534.5Koordinatoj: 47° 30′ 0″ N, 34° 30′ 0″ O (mapo)


Novorusio (historie) (Eŭropa Ruslando)
Novorusio (historie) (Eŭropa Ruslando)
DEC

Map
Novorusio
Vikimedia Komunejo:  Novorossiya [+]
vdr

NovrusioNovorusio (ruse Новоро́ссия) estas historia areo, kiu entenas ĉefe sudajn partojn de la hodiaŭa Ukrainio (Dnipropetrovska provinco), historian teritorion de Besarabio, Moldava Respubliko, Ĉednestrio, parte ankaŭ orientan Ukrainion (Donecka provinco), sudan Rusion (Krasnodara regiono, Stavropola regiono, Adigeio, Rostova provinco), kiuj situas apud la Azova (Zaporiĵa provinco) kaj Nigra Maroj (Odesa provinco, Mikolajeva provinco, Ĥersona provinco).

La nomo venas el la nomo de rusa Provinco Novorusio, kiu ekzistis inter 1765 kaj 1789. La ĉefurbo estis Kremenĉuk kaj poste administra centro Dnipro (Jekaterinoslav). Antaŭ aneksado de la teritorio, tiujn teritoriojn pretendis Pollando-Litovio, la Osmana Imperio kaj la Rusia Imperio. Tiu kaj la okazantaj bataloj kondukis al tio, ke tiuj areoj (sudaj stepoj) estis apenaŭ loĝataj.

La koloniigo de Novorusio okazis sub gvido de princo Grigorij Potjomkin, kiu estis intima konfidulo de carino Katerino la 2-a de Rusio. Oni dividis la agron al rusaj grundposedantoj, kiuj kunportis rusajn kamparanojn el centra Rusio. Oni fondis multajn urbojn kiel Odeso, Novorossijsk ĉe la Nigra maro, Sebastopolo, Jekaterinoslav, Mikolajivo, Ĥersono kaj aliajn.

La havenurboj havis gravan rolon por establi konvenan, batalpretan floton en la Nigra maro kontraŭ la turkoj. Okaze de fondo de la Socialisma Respubliko de Ukrainio, granda parto de Novorusio estis aligita al Ukrainio, en 1954 eĉ la duoninsulo Krimeo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]