Nudskanilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nudskanila bildo de virino

Nudskanilotutkorpa skanilo (angla nomo full-body scanner) laboras laŭ analizado de redirektita radiado (Compton-efiko). Ĝi ebligas senvualigon de kaŝitaj plastaj armiloj kaj eksplodaĵoj kaj helpas eĉ okaze de ŝtalaj konteneroj. La aparato montras la homon nuda, tiel oni timas maldignigon de la homoj.

Oni jam testis la aparaton en flughavenoj de Usono kaj planas la samon en Eŭropo. La analizisto de la bildoj sidas en fora ĉambro de la loko de la aparato, li/ŝi ne povas kunligi personon al bildo. Spite al tio, multaj politikistoj kaj civilaj organizoj kontraŭas uzon de tiu nudskanilo.