Nuklea centralo Mecamoro
nuklea centralo Mecamoro | |||
---|---|---|---|
Nuklea centralo Mecamoro | |||
Situo | |||
Geografia situo | 40° 10′ 57″ N, 44° 8′ 33″ O (mapo)40.182544.1425Koordinatoj: 40° 10′ 57″ N, 44° 8′ 33″ O (mapo) | ||
| |||
Lando: | Armenio | ||
Datumoj | |||
Posedanto: | ministerio pri energio de la Respubliko Armenio | ||
Funkciiganto: | akcia kompanio armena nuklea centralo | ||
Komerca ekfunkcio: | la 6-an de oktobro 1979 | ||
Projektofino: | ankoraŭ ne antaŭvideblas | ||
Informstato: | la 6-an de junio 2013 | ||
La Nuklea Centralo Mecamoro (armene Մեծամոր ատոմակայան Mecamorí Atomajakán, ruse Армянская АЭС [Armjankskaja AES]) estis konstruita dum la 1970-aj jaroj, je 30 Km okcidente de la armena ĉefurbo Erevano. La centralo estis ekipita kun du nukleaj reaktoroj de la modelo VVER-440 V230, kaj la uzata teknologio de tiu epoko de ĝia konstruado ne plu estas akceptata kiel sekura laŭ nunaj kriterioj kompare kun modernaj nukleaj centraloj. Ĝi produktas 40% de la elektro de Armenio. Ĝi estis portempe fermita pro la tertremo de 1988 en Armenio. Tamen, la blokado de Turkio kaj Azerbajĝano, kiuj malfaciligis la energian proviziadon en Armenio, devigis la registaron remalfermi ĝin en 1993. Pro lagranda ekonomia graveco de la nuklea energio kaj malnoviĝo de la malnova nuklea centralo, la administrado de Armenio debatas pri konstruado de nova nuklea centro je 1.000 MW ĝis 2016, kiu povus kosti 4 miliardojn da usonaj dolaroj.
40° 10′ 51.04″ N 44° 8′ 56.07″ O / 40.1808444 °N, 44.1489083 °O (mapo)