Nuklea poro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Nuklea poro estas granda proteina komplekso kiu transiras la nuklean tegaĵon, la membrano ĉirkaŭanta la eŭkariotan ĉelan nukleon. Estas ĉirkaŭ 3 000 nuklea-poraj kompleksoj sur la nuklea tegaxjo de animala ĉelo. Ili permesas la transportadon de akvo-solveblaj molekuloj trans la nuklea tegaĵo. Kvankam pli malgrandaj molekuloj simple difuzas tra la poroj, pli grandaj molekuloj povas esti rekonitaj per specifaj signalaj sinsekvoj kaj aktive transportitaj en aŭ ekster la nukleon (aktiva trasportado). Ĉiu el la ok proteinajn subelementoj ĉirkaŭantaj la efektivan poron (la eksteran ringon) elstarigas spokforman proteinon en la poran kanalon. La centro de la poro ofte enhavas ŝtopilan proteinon de ne jam konata strukturo.

http://www.nupedia.com/newsystem/upload_file/871/nuclear_pores.png[rompita ligilo]
Nuklea poro. Supra kaj flanka vido.
(1) Nuklea tegaĵo. (2) Ekstera ringo. (3) Spokoj. (4) Ŝtopilo.
La tuta pora komplekso havas diametron de ĉirkaŭ 150 milimetrojn.
La efektiva poro estas ĉirkaŭ 10 nanometrojn larĝa.
(Desegnaĵo baziĝas de ER-bildoj.)
Bildo de la servilo de Nupedia