Nuntempa ritmenbluso

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Nuntempa ritmenbluso, en iuj naciaj lingvoj angle nomata Contemporary R&B respektive plennome Contemporary Rhythm and Blues, estas popmuzika ĝenro naskiĝinta komence de la 1980-aj jaroj en Norda Ameriko, kiu revivigas elementojn de la popmuzika ĝenro ritmenbluso el la 1940-aj jaroj. Tamen ankaŭ rimarkeblas influoj de la popmuzikaj ĝenroj soulo, funko, dancmuziko, kaj ekde 1986 ankaŭ hiphopo. La stilo iusence sekvis la "diskotekan muzikon" de ĉirkaŭ la jaro 1980. Multaj nuntempaj ritmenblusaj muzikistoj, kvankam kompreneble ne ĉiuj, estas usonanoj de etne afrika deveno.

La tiuspeca popmuziko havas poluritan stilon perfektigitan por studia produktado de kompaktdiskoj, ritmojn ofte el drumomaŝino, foje uzas saksofonon por doni al la muziko iom ĵazan elementon, kaj profesiecan aranĝadon de kantado. Elementoj de eletronika muziko kaj de hiphopaj ritmoj fine de la 1990-aj jaroj plimultiĝis, kvankam la nebridita krudeco de muzikaj ritmoj en hiphopo estas multe pli "malsovaĝigita" kaj moligita en nuntempa ritmenbluso. Pluraj kantistoj de nuntempa ritmenbluso en sia kantado aparte akcentas la uzon de melismo, kiun popularigis popmuzikaj kantistoj kiel Stevie Wonder, Beyonce Knowles kaj Mariah Carey.