Nurage
Nuraghe aŭ esperantigite Nuragoj estas prehistoriaj kaj fruhistoriaj turokonstruaĵoj de la Bonnanaro-kulturo (ĉ. 1800–1500 a.K.) sur Sardio. Nuragoj estas ankaŭ la nomo de la sekva, ligita kulturo (ĉ. 1600–238 a.K.), la Nurago-kulturo.
Oni kalkulas je ĉirkaŭ 6500 turoj. Lilliu registris en 1962 ankoraŭ ĉirkaŭ 7000 nuragojn, kio estas ĉirkaŭ 0,27/pro km². Ili plej oftas okcidente kaj centre de Sardinio.
La nuragoj staras plej ofte unuope, sed kelkfoje formas vilaĝosimilan strukturon.
La plej granda nurago (granda nurago aŭ nurago-komplekso) estas Su Nuraxi - ĝi estas monda kulturheredaĵo kaj situas ĉe Barumini en la provinco Cagliari.
La nuragoj aperas simbole en la sarda literaturo.
Vizitindaj nuragoj[redakti | redakti fonton]
unuopaj turoj kaj kompleksoj:
- Albucciu (SS) (proto-nurage)
- Arrubiu (NU) (plej granda komplekso)
- Asoru (CA)
- Burghidu (SS)
- Friarosu (OR)
- Fronte Mola (SS) (proto-nurage)
- Genna Maria (CA)
- Is Paras(NU)
- Izzana (SS)
- Orolo (NU)
- Nuraghe Losa (OR) (komplekso)
- Palmavera (SS) (komplekso)
- Santu Antine (SS) (komplekso) en la Valle dei Nuraghi ("valo de nuragoj")
- Su Nuraxi (CA) (komplekso)
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
- bruch (skota prahistoria turo)
Literaturo[redakti | redakti fonton]
- Paolo Melis: Nuraghenkultur. 2003, ISBN 88-7138-276-5
- Juergen E. Walkowitz: Das Megalithsyndrom. Bd. 36 in Beitraege zur Ur- und Frühgeschichte Mitteleuropas, 2003. ISBN 3-930036-70-3
- G. Lilliu: I Nuraghi. Torri preistoriche di Sardegna. 1962, (Mit etwas Vorsicht zu genießen, da mittlerweile neuere Forschungsergebnisse einigen Annahmen Lillius widersprechen)
- G. Lilliu – R. Zucca: Su Nuraxi di Barumini. Sassari 1988
- David Trump: Nuraghe Noeddos and the Bonu Ighinu Valley. Excavation and Survey in Sardinia. Oxford 1990, ISBN 0-946897-20-4