Murgești
Aspekto
(Alidirektita el Nyárádszentbenedek)
Ĉi tiu artikolo temas pri vilaĝo en la rumania distrikto Mureș. Por informoj pri komunumo en distrikto Buzău, vidu la artikolon Murgești (Buzău).
Murgești | |
---|---|
Vilaĝo | |
vilaĝo | |
Lando | Rumanio |
Distrikto | distrikto Mureș |
Alinome | Nyárádszentbenedek hungare, Sankt Benedikt germane |
Komunumo | Acățari |
Iama hungara departemento | Maros-Torda |
Alto super maro | 320 m |
Loĝantaro | 494 (2002) |
Murgești [murĝeŝtj] (hungare: Nyárádszentbenedek [njaradsentbenedek], germane: Sankt Benedikt) estas vilaĝo en Rumanio sudoriente 10 km-ojn de Târgu Mureș. Administre ĝi apartenas al Acățari.
Historio
[redakti | redakti fonton]Ĝia unua mencio estas en 1332 en la latina formo Sancto Benedicto, kiel ekleziejo. Dum liberecbatalo de Francisko Rákóczi la 2-a okazis tie batalo. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario, al departemento Maros-Torda.
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]En 1910 Nyárádszentbenedek havis 547 loĝantojn (hungaroj), en 1992 en Murgești vivis 502 loĝantoj (91% hungaroj).
Fonto
[redakti | redakti fonton]- Magyar nagylexikon, 1-18., 1993-2004, Budapest.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- kalvinana preĝejo de 1830
- ruinoj de abatejo
- grekokatolika ligna templo
- baroka kaj klasikisma kastelo de Toldalagi el la 19-a jarcento
Komunumoj pri Sankta Benedikto de Nursio en Hungara reĝlando
[redakti | redakti fonton]Alsószentbenedek | Dunaszentbenedek | Felsőszentbenedek | Garamszentbenedek |
Magyarszentbenedek | Nyárádszentbenedek | Szentbenedek |
Renomaj personoj
[redakti | redakti fonton]- László Ady (16-a de septembro 1900 – Căpuşu Mare, 1-a de oktobro 1974): lokhistoriisto.
- Júlia Ferenczy (3-a de aprilo 1909 –Cluj-Napoca, 26-a de julio 1999): pentristino.
- Árpád Fülöp (9-a de marto 1863 – Uĵhorodo, 29-a de januaro 1953): verkisto.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Popolnombrado 2002 Arkivigite je 2011-07-20 per la retarkivo Wayback Machine
- Interaga mapo de distrikto Mureș