Saltu al enhavo

Oĉamĉire

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Oĉamĉire
Oĉamĉire
kartvele ოჩამჩირე
urbo
urbo [+]

Oficiala nomo: ოჩამჩირე

LandoKartvelio
Historiaj regionojRusa Imperio, TFSSR, Kartvela SSR

MontaroKaŭkazo

SituoOĉamĉire
- alteco5 m [+]
- koordinatoj42° 42′ N, 41° 28′ O (mapo)42.70833333333341.466111111111Koordinatoj: 42° 42′ N, 41° 28′ O (mapo)

Loĝantaro20 600 (1991)

Poŝtkodo7100 [+]
Telefona antaŭkodo+995 445

Oĉamĉire (Kartvelio)
Oĉamĉire (Kartvelio)
DEC
Situo de Oĉamĉire en Kartvelio

Map
Oĉamĉire
Vikimedia Komunejo:  Ochamchira [+]
vdr

Oĉamĉire (kartvele ოჩამჩირე, ruse Очамчира/Otschamtschira, abĥaze Очамчыра, laŭ la literumo adoptita en Abĥazio en 1999 - Ochamchyra) estas urbo en la kontestita teritorio Abĥazio kaj ĉefurbo de la Municipo Oĉamĉire de Kartvelio. En 1991 en Oĉamĉire loĝis 20 600 loĝantoj. La urbo situas ĉe la marbordo de Nigra Maro ĉe la enfluejo de la rivero Galidzgi. Oĉamĉire estas mararmea bazo de la rusa Nigra Mara Floto. Dum la kartvela-abĥaza konflikto la urbo multe suferis. Rusa kontrolo de Abĥazio devenas de konflikto en 2008 kun Kartvelio, en kiu Moskvo subtenis separatismajn fortojn. Tamen, la internacia komunumo rekonas Abĥazion kiel parto de la suverena teritorio de Kartvelio. Post la invado de Ukrajno ekestis esenca komerca vojo inter Azio kaj Eŭropo kiu pasas tra Abĥazio kaj Kartvelio.

Demografio

[redakti | redakti fonton]

Laŭ la censo (2011) en la urbo ĉefe loĝis abĥazoj (72.2%), sekvitaj de rusoj (10.0%), kartveloj (8.9%) kaj la armenoj (3.1%). Dum la sovetia periodo, la urbo havis kartvelan plimulton, kie la abĥaziaj kaj rusaj komunumoj estis proksimume egalaj en grandeco. La interna milito en 1992-1993 delokigis precipe kartvelojn, kiuj neniam revenis.

Transporto

[redakti | redakti fonton]

Ekde 2008 Oĉamĉire estas la finstacio de la abĥaza fervojo al Soĉi. Branĉlinio kondukas al la ĉefurbo de la najbara distrikto Tkvarchel.

Ŝipa bazo

[redakti | redakti fonton]

La 26-an de januaro 2009, la ĉefa stabo de la Rusa Mararmeo anoncis la starigon de bazo por la batalŝipoj de la nigramara floto en la haveno.

En nobember 2023 la fakta prezidento de Abĥazio, Aslan Bschania, subskribis interkonsenton kun Rusio por establi daŭran rusan mararmean bazon en la regiono de Oĉamĉire.  Ĝi devas iĝi la nova bazo de la rusa nigramara floto.