Oazo Siva

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Oazo Siva.

Oazo Siva (arabe واحات سيوة) situas en la okcidenta oaza grupo de Egiptio, en la Libia dezerto kaj etendiĝas inter Kattara-depresio norde kaj la Egipta Sablomaro sude. Ĝi havas longon de 80 km kaj larĝon de 2-20 km kaj situas averaĝe ĉ. 18 m sub la marnivelo kiel depresio. Siva estas hejmo por ĉ. 23.000 loĝantoj, la plimulto apartenas al la berberoj, kiuj parolas lokan version de la berbera lingvaro. La oazaro tiel estas la sola berbera lingvoinsulo de Egiptio.

Krom la ĉefloko Siva, ekzistas tie kelkaj vilaĝoj (Aghurmi, Abu Ŝuruf, Ĥamisa, Bilad ar-Rum kaj Bahi ad-Din) kaj militista stacio. La plantejoj kaj la fruktoĝardenoj de la oazo entenas ĉ. 300.000 daktilpalmojn kaj ĉ. 70.000 olivarbojn. Por la loka konsumo, oni kultivas ankaŭ legomojn, fruktojn.