Občina Cirkulane

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Občina Cirkulane
Grad Borl.jpg
Administrado
Demografio
Geografio
Geografia situo 46° 21′ N, 16° 0′ O46.3516Koordinatoj: 46° 21′ N, 16° 0′ O [+]
Areo 32,07 km² (3 207 ha) [+]
Situo de Občina Cirkulane
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Cirkulane municipality [+]
v  d  r
Information icon.svg
Občina Cirkulane

Obĉina Cirkulane estas unu el 212 municipoj en Slovenio. Ĝi situas en la Regiono Podravska. La municipo konsistas el 13 komunumoj kovrante areon de 32,1 km². Komence de 2018 tie loĝis 2324 homoj. Administra centro de la municipo estas la vilaĝo Cirkulane.

Loko, priskribo[redakti | redakti fonton]

Občina Cirkulane situas en la orienta parto de Slovenio en la regiono nomata Haloze ĉe la limo kun Kroatio. Ĉe la norda bordo fluas la rivero Drava. La alteco estas en la municipo de 210 m norde en la valo de la rivero ĝis 400 m en la sudo ĉe la limo kun Kroatio.

La apudaj municipoj estas: Občina Markovci kaj Občina Gorišnica en la nordo, Občina Zavrč en la oriento, Občina Videm en la okcidento. Sur la suda rando de la limo kun Kroatio.

Ĉirkaŭ Občina Cirkulane
Občina Markovci, Občina Gorišnica
Občina Videm Občina Cirkulane Občina Zavrč
Kroatio

Komunumoj[redakti | redakti fonton]

La municipo konsistas el la sekvaj 13 vilaĝoj:

Brezovec, Cirkulane, Dolane, Gradišča, Gruškovec, Mali Okič, Medribnik, Meje, Paradiž, Pohorje, Pristava, Slatina, Veliki Vrh

Referencoj[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Občina Cirkulane en la slovena Vikipedio.

Statistikoj: http://www.citypopulation.de/php/slovenia-podravska.php

Geografia loko: http://www.geopedia.si/#T1257_F408:196_x576839.5_y133922.5_s13_b4