Observatorio Farpoint

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Observatorio Farpoint
Observatorio
Oficiala nomo: Farpoint Observatory
Lando Usono Usono
Municipo Eskridge (Kansaso)
Koordinatoj 38° 53′ 24.8″ N 96° 0′ 8.7″ U / 38.890222 °N, 96.002417 °U / 38.890222; -96.002417 (mapo)
Estiĝo 1997
Situo de la observatorio en Usono
Situo de la observatorio en Usono
Situo de la observatorio en Usono
Retpaĝo: https://nekaal.org/doku.php?id=farpoint_observatory

La Observatorio Farpoint estas astronomia observatorio posedata de la Ligo de la Amatoraj Astronomoj de Nord-Orienta Kansaso (angle Northeast Kansas Amateur Astronomers' League : NEKAAL)

Ĝi situiĝas sur la tereno de la Mission Valley High School en Eskridge (Kansaso, Usono), proksime de Auburn, 34 km sud-oriente de Topeka. Ĝia IAU-kodo estas 734.[1] Tie laboras la teamo de la Farpoint Asteroid Search Team (FAST), kiu malkovris pli ol 330 asteroidojn, el kiuj plurajn apud-terajn objektojn.

La NEKAAL ricevis stipendion de 56 000 $ de NASA[2] por sia projekto de sekvo de apud-teraj objektoj, en la celo akiri kaj instali ĉe Farpoint la teleskopon de Pitt de la Universitato de Kansaso.[3] Post renovigo, tiu teleskopo havas aperturo de 68,6 cm, longo de 2,80 m kaj maso de 725 kg.

La asteroido 23989 Farpoint [4] estis nomita en honoro de tiu observatorio.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]