Saltu al enhavo

Observatorio Municipa de Campinas Jean Nicolini

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Observatório Municipal de Campinas Jean Nicolini
Observatorio
Lando Brazilo Brazilo
Municipo Campinas
Supermara alteco 1 033 m s. m.
Koordinatoj 22° 54′ 1.53″ S 46° 49′ 32.64″ U / 22.9004250 °S, 46.8257333 °U / -22.9004250; -46.8257333 (mapo)
Situo de la observatorio en Brazilo
Situo de la observatorio en Brazilo
Situo de la observatorio en Brazilo
Vikimedia Komunejo: Observatório Municipal de Campinas Jean Nicolini
Retpaĝo: http://observatorio.campinas.sp.gov.br/

La Observatorio Municipa de Campinas Jean Nicolini (portugale : Observatório Municipal de Campinas Jean Nicolini) estas astronomia observatorio en la distrikto Joaquim Egídio de la municipo Campinas en Brazilo.

Ĝi estis inaŭgurita la 15-an de januaro 1977 kaj kunlaboris kun la Observatório de Capricórnio ĝis 2001. Ĝi akceptas ĉ. po 12 000 vizitantojn kaj studentojn ĉiuj jaroj ; ĝi estas malfermita nur dimanĉe.

La observatorio situiĝas sur la Monte Urânia, en la Serra das Cabras je alto de 1033 m, proksime de la urbo Morungaba. Ĝi havas teleskopon de 60 cm de diametro kaj motorizitan kupolon. Ĝia kodo MPC estas 870[1].

Ĝi estis nomita en honoro de la brazila astronomo Jean Nicolini (19221991)[2] fondinto de la Observatorio de Capricorno en 1948.

Notoj kaj referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]