Ocaña (Norda Santandero)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Revizio de 22:32, 8 okt. 2013 farita de Kani (diskuto | kontribuoj)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)

Ocaña [okAnja] estas municipo de Kolombio situanta en la nordokcidenta areo de la departemento de Norda Santandero. Ties koordenatoj estas 8º 14' 15 N 73º 2' 26 O. Estas granda areo de disvolviĝo kaj turismo de la departemento. Estas konektita per ŝoseo kun Bucaramanga, Cúcuta kaj Sankta Marta. La provinco Ocaña posedas la Naturan Rezervejon Los Estoraques je 1 kilometro de la strando Belén kaj je 27 km de la urbo Ocaña.

Populacie ĝi konstituiĝas la dua urbo de la departemento post Cúcuta kun pli ol 100.000 loĝantoj inklude la ruran areon. Ties teritoria etendo estas de 460 km², kio reprezentas 2,2% el la departemento. Ties maksimuma alto estas de 1,202 msm kaj la minimuma de 761 m.

Administrado

La municipo Ocaña dividiĝas en 18 corregimientos (submunicipoj).

  • Cerro de las Flores
  • Quebrada de la Esperanza
  • Las Chircas
  • Llano de los Trigos
  • Aguas Claras
  • La Floresta
  • Portachuelo
  • Otaré
  • Pueblo Nuevo
  • La Ermita
  • Agua de la Virgen
  • Buenavista
  • Mariquita
  • El Puente
  • Las Lizcas
  • Espíritu Santo
  • El Palmar
  • Venadillo.

Bibliografio

  • Historia de Ocaña. Volumen 5 de la Biblioteca de Autores Ocañeros.
  • PÁEZ GARCÍA, Luis Eduardo. Historia de la Región de ocaña. Jaguar Group Producciones. Bogotá, 2009.
  • PÁEZ GARCÍA, Luis Eduardo. Guía Turística de ocaña. 2010

Eksteraj ligiloj