Oceanografia Instituto Woods Hole
La Oceanografia Instituto Woods Hole, en angla oficiale Woods Hole Oceanographic Institution (WHOI) estas privata, neprofita priserĉada kaj altlerneja edukejo dediĉita al studo de ĉiuj aspektoj de mara scienco kaj inĝenierado kaj al edukado de maraj priserĉistoj. Fondita en 1930, ĝi estas la plej granda sendependa oceanografia priserĉa institucio en Usono, kun stabanaro kaj studentaro nombre ĉirkaŭ 1,000. La Instituto estas organizita en ses departamentoj,[1] kvar oceanaj institutoj — oceana vivo, marborda oceano, oceana kaj klimata ŝanĝo, profundoceana esplorado[2]— la Kooperativa Instituto por Klimata kaj Oceana Priserĉado, kaj marpolica centro. Ties marbordaj instalaĵoj estas situantaj en la vilaĝo de Woods Hole, Massachusetts, kaj je mejlo kaj duono el la kampuso Quissett. La kerno de la financo por la Instituto devenas el stipendioj kaj kontraktoj el la National Science Foundation kaj aliaj registaraj agentejoj, krom el fondaĵoj kaj privataj donacoj.
Notoj
Eksteraj ligiloj
- Woods Hole Oceanographic Institution
- Woods Hole Scientific Community Publications
- Woods Hole, konstruaĵoj, elaera foto
- Oceanus Magazine, The Magazine that Explores the Oceans in Depth
- MIT/WHOI Joint Program
- Project Oceanology
Koordinatoj: 41° 31′ 28.26″ N 70° 40′ 15.50″ U / 41.5245167 °N, 70.6709722 °U (mapo)
- ↑ Departments, Centers, and Labs. whoi.edu. Woods Hole Oceanographic Institution. Alirita 15a Decembro 2012.
- ↑ Ocean Institutes. whoi.edu. Woods Hole Oceanographic Institution. Alirita 15a Decembro 2012.