Oceanografia Instituto Woods Hole

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Oceanografia Instituto Woods Hole
esplorinstituto
lernejo
neprofitcela organizaĵo vd
Dum 1930 - nekonata/nuntempe
Sidejo Woods Hole
Lando(j) Usono
filioj Ocean Life Institute, Woods Hole Oceanographic Institution • Woods Hole Sea Grant vd
Retejo Oficiala retejo
Jura formo organizaĵo laŭ 501(c)(3)
vdr

La Oceanografia Instituto Woods Hole, en angla oficiale Woods Hole Oceanographic Institution (WHOI) estas privata, neprofita priserĉada kaj altlerneja edukejo dediĉita al studo de ĉiuj aspektoj de mara scienco kaj inĝenierado kaj al edukado de maraj priserĉistoj. Fondita en 1930, ĝi estas la plej granda sendependa oceanografia priserĉa institucio en Usono, kun stabanaro kaj studentaro nombre ĉirkaŭ 1,000. La Instituto estas organizita en ses departementoj,[1] kvar oceanaj institutoj — oceana vivo, marborda oceano, oceana kaj klimata ŝanĝo, profundoceana esplorado[2]— la Kooperativa Instituto por Klimata kaj Oceana Priserĉado, kaj marpolica centro. Ties marbordaj instalaĵoj estas situantaj en la vilaĝo de Woods Hole, Massachusetts, kaj je mejlo kaj duono el la kampuso Quissett. La kerno de la financo por la Instituto devenas el stipendioj kaj kontraktoj el la National Science Foundation kaj aliaj registaraj agentejoj, krom el fondaĵoj kaj privataj donacoj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Departments, Centers, and Labs. whoi.edu. Woods Hole Oceanographic Institution. Alirita 15a de Decembro 2012.
  2. Ocean Institutes. whoi.edu. Woods Hole Oceanographic Institution. Alirita 15a de Decembro 2012.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Koordinatoj: 41° 31′ 28.26″ N 70° 40′ 15.50″ U / 41.5245167 °N, 70.6709722 °U / 41.5245167; -70.6709722 (mapo)