Odontometro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
odontometro

La odontometro estas filatela ilo por mezuri la dentumon de la poŝtmarkoj.

Tiu nomo estis kreita de du grekaj vortoj : odontos, la dento, kaj metron, mezuri. La odontometro estis inventita de la filatelisto Jacques Legrand.

Ĝi utilas por koni la nombron de dentoj de poŝtmarkoj. Ili ofte estas faritaj per kartono aù plasto. Ekzistas ankaù elektronikaj odontometroj kiuj ne estas pli precizaj, sed pli fidindaj. La odontometro donas la nombron de dentoj je du centimetroj. Tiu informo povas diferencigi du samajn poŝtmarkojn eldonitajn kun du malsamaj dentumoj do oni ne bone vidas diferencon.

Per konvencio, oni indikas en unua loko la horizontalan dentumon , poste la vertikalan. Ekzemplo : dentita 12 × 13 signifas ke la poŝtmarko entenas 12 dentojn po 2 cm horizontale kaj 13 vertikale.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Laŭ Terminaro Filatela 2020