Ofermarĉo Niederdorla

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
La marĉo kun figuro de diino.
Reproduktita oferaltaro kun kranio de bovo.

La Ofermarĉo Niederdorla (germane: Opfermoor Niederdorla) troviĝas en Vogtei, pli konkrete okcidente de la komunumo Niederdorla, Schleifweg nr 9.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La kalka altebenaĵo de la montodorso Hainich faras okcidente de la vilaĝoj Oberdorla, Niederdorla kaj Langula (hodiaŭ ĉiuj unuigitaj administrade kiel grandkomunumo Vogtei) la geologian limon de la Turingia Baseno. La nomo Vogtei (voktio) estas jam konata ekde la 14-a jarcento kiam la ĉefepiskopoj de Mainz kaj la landgrafoj de Turingio kaj Hesio lasis administri la regionon per voktoj.

Lesivfortoj kreis mallevaĵojn kaj terenfal-fontojn. En unu el tiaj grandaj plataj kavaĵoj okcidente de Niederdorla estiĝis marĉo kovrite iam de lago. Ĉe la torfoekspluato en la regiono Rieth dum la 1950-aj jaroj oni ekelfosis plurajn trovitaĵojn. Per sekvintaj sistemaj arkeologiaj elfosoj (ekde 1957) oni povis identigi kelkon da oferkultejoj. Estris la elfosadon profesoro Günter Behm-Blancke.

La plej malnova oferejo (6-a jarcento a.K.) kun brulaltaro por manĝ-oferoj kaj 11 aliaj oferejoj estas utiligitaj ĝis la epoko de la La-Tène-kulturo (450-50 a.K.) per la lokuloj. El loka ofercentro pluevoluis regiona kultejo de pluraj triboj. La diojn oni adoris per idolfiguroj sur fostoj, bretoj aŭ dikaj branĉforkoj. Krome dioj mildigitis per ofero de bovoj kaj homoj. La sankta zono kun gazonegaltaroj kaj kultstangoj por altigi bestokranoj ĉirkaŭbaraĵitis per plektita palisadaro.

De la fino de la Latène-epoko ĝis la frua periodo de la Romia Imperio setlis ĉi tie elbĝermanoj kiuj aranĝis grandan rondan sanktejon por pluraj dioj. La enloĝantoj el la ĉirkaŭaĵoj unuiĝis al granda kultokomunumo, kio lasis fari deduktojn pri la konsisto kaj estiĝo de triboj. Kvazaŭ neinterrompite transprenis en la mezo de la 1-a jarcento la alvenintaj Rhein-Weser-ĝermanoj la kultejojn (2-a duono de la 3-a jc. p.K.).

Diana-kulto[redakti | redakti fonton]

En la malfrua Imperia tempo la ununura ankoraŭ funkcianta kultejo estis omaĝe al la Diineto (=Diana) al kiu kondukis 300 metrojn longa, kun hundokranoj flankita procesia vojo. Al ŝi ofertitis antaŭ ĉio ĉasbestoj. La diino mem reprezentitis en la oferejo per neordinara idolstatueto el ligno kun virinaj seksaj karakterizaĵoj. La konservita horizontaja projekciaĵo permesas pluse la imagon de simpla romia rondtemplo. La en Oberdorla trovita Diana-figuro havas paralelojn kun en Franclando elfositaj statuetoj kaj atestas sekve rilatojn kun Gaŭlujo. Damaĝospuroj ĉe la kulta komplekso interpretatas kiel mallongeco de la importita, fremda kulto.

Fino de la oferado[redakti | redakti fonton]

Dum la tempo de la elorienteŭropaj popolmigradoj la turingianoj faris sanktejojn en ŝipa formo por la gedioj. Sed jam unu jarcento pli malfrue la oferado ĉesis kaj la lasta ĉirkaŭbarita oferejo damaĝitis en la 6-a jarcento. Kaŭzo estis la kristanigo de la regiono. Tamen la kristana hierarkio transprenis la iaman gravecon de la kultejo per la nomumo de Oberdorla kiel unu el kvin turingiaj ĉefdiakonejoj fare de la majencaj ĉefepiskopoj (en la 12-a jarcento).

Muzeo en la geografia mezo de Germanio[redakti | redakti fonton]

Muzeo kaj reprodukto de sanktejoj, loĝejoj kaj ekonomiaj ejoj de la ĝermanoj liberare ĉe la lago transdonas tre impresan bildon de la vivo kaj kredo de la ĝermanoj. La ĉirkaŭanta kareksejo ankoraŭ substrekas la etoson troviĝi en historia setlejo apud sankta zono. La muzeo estas interagada: plurfoje dum la jaro eblas partopreni laborrondojn por esplori la vivon de la malnovaj ĝermanoj - ekz. provi la arkpafadon, teksi kaj triki, celebri la grandajn festojn (ekz. solsticojn).

Vizito de la loko aŭtomate kondukas onin al la geografia mezo de hodiaŭa Germanio (10 gradoj 27' eosta long.), kie en la 1991-a jaro plantitis la t.n. Mezpunkta tilio. Proksime de la muzeo troviĝas ankaŭ la Arbarpinta pado de Hainich, kiu nombriĝas inter la Mondaj heredaĵoj de UNESCO.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Günter Behm-Blancke: Kultplätze und Religion. In: Archäologie der DDR. Band 1, Urania Verlag, 1989
  • Günter Behm-Blancke etal: Heiligtümer der Germanen und ihrer Vorgänger in Thüringen - die Kultstätte Oberdorla. Theiss, Stuttgart 2002/2003
  • Hansjürgen Hermann (Hrsg): Archäologie in der Deutschen Demokratischen Republik. Denkmale und Funde. Theiss, Stuttgart 1989, ISBN 3-8062-0531-0, S. 174–176.
  • Sparkassen-Kulturstiftung Hessen-Thüringen (eld.): Kulturelle Entdeckungen. Thüringen. Band 1, 2009, ISBN 978-3-7954-2249-3 , p. 172-173

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Hejmpaĝo de la muzeo.