OkSEJT-29

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

OkSEJT-29 (Okcidenta Sovetia Esperantista Junulara Tendaro) okazis 18-28.08.1988 en Volgograda regiono, Urjupinska distrikto, en turisma bazejo "Ĥopjor".

Partoprenis 119 personoj el 43 urboj. Diference de la kelkaj antaŭaj OkSEJT-oj la 29-a havis paroligan periodon, laŭgrupan disdividon kaj plene al ĝi apartenantan bazejon (sen neesperantistaj ripozantoj, kiel ofte okazis). Rezulte la tendaro fariĝis facile regebla, tre intensa kaj fruktodona.

La tendaran komitaton eniris: Aleksandr Malacion (Slavjansk, Donecka regiono), Vladimir Gordijenko (Nikolajev), Dmitrij Oŝĉepkov (Taŝtagol), R. Sungatullina (Tomsk), Ĵomart Amzeev (Ĉimkent) kiel grupestroj; Georgij Kokolija (Suĥumi) - verda polico, Viktoro Aroloviĉ (Moskvo) - aktivulaj aranĝoj, Elena Lebedeva (Ivanovo) kaj Gennadij Basov (Tomsk) - programo, V. Ĉekomasov (Vaĥruŝevo, Voroŝilovgrada regiono) - sanstato, Boris Granat (Voroneĵ) - mastrumado, Andrej Ananjin kaj Aleksandr Grigorjeviĉ Ĵuravljov (Volgograd) - eksteraj rilatoj.

Okazis pluraj aranĝoj: subotniko (perlaboritaj 140 rubloj esis transdonitaj al la Urjupinska infandomo), konferenco de aktivuloj, Somera universitato, Olimpiko, Konkursoj, koncertoj, Klubo de Gajaja kaj Spritaj, duŝtupa elektado de Princo kaj Princino Esperanto k.a.

Kunvenis junularaj aktivuloj, kiuj decidis refondi Sovetian Esperantistan Junularan Movadon (SEJM). Formiĝis la iniciata grupo. (Formale Sovetia Esperantista Junulara Movado aŭ SEJM-2 estis lanĉita dum la Fonda Konferenco, kiu okazis jarŝanĝe en Taŝtagol, Kemerova regiono).