Okcident-Bengala Ŝtata Universitato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Okcident-Bengala Ŝtata Universitato
publika universitato • esplorada universitato
moto लक्ष्यं विश्वमानम्
Informoj
fondodato 2008
lando Barato
adreso Berunanpukuria,Malikapur, Barasat, North 24 Paraganas, in the city of Kolkata, West Bengal, India.
retejo Oficiala retpaĝaro [+]
Listoj
membro de
• Association of Indian Universities vd
filiita al
• Komisiono pri Subvencioj al Universitatoj vd
vdr

La Okcident-Bengala Ŝtata Universitato estas altlernejo en la metropola areo de Kolkato. Kiel la nomo indikas, ĝi servas kiel ŝtato universitato por studentoj unuavice de la barata subŝtato Okcidenta Bengalo, kvankam kompreneble ankaŭ akceptiĝas aliaj studentoj. La institucio establiĝis la 25-an de februaro 2008, laŭ leĝo de la subŝtata leĝdona asembleo de 2007.

Centra parto estas universitata kampuso en tre trankvila loko, libera de homamaso, ĉe malproksima vilaĝo nomata Berunanpukuria, kiu situas en la distrikto Norda 24 Parganas, 7 km de la urbo Barasat, la distrikta ĉefsidejo, en la norda parto de la metropola areo de Kolkato. Tamen ankoraŭ pliaj altlernejoj grupiĝas en la institucio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]