Oku no Hosomichi

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Oku no Hosomichi (esperante Mallarĝa Vojo al la InternoStreta vojo al fora interno) estas la ĉefverko de Matsuo Basho. Ĝi estas hajbuno, t.e. miksita formo de prozo kaj hajko. La verko poezie rakontas vojaĝon de Basho kaj lia amiko Sora al vizitindaj lokoj en norda Honŝu -- ofte lokoj menciitaj en pli fruaj japanaj poemoj. Kvankam la vojaĝo okazis en 1689, la verko ne aperis ĝis 1694, kelkaj monatoj antaŭ la morto de la aŭtoro. Do la verko ne estas kruda taglibro sed polurita verko de majstro je la zenito de lia povo.

En la 18a jarcento, la hajkisto Yosa Buson kelkfoje mankopiis la verkon kaj aldonis ilustraĵojn por multaj scenoj.

Hajkoj el Oku no Hosomichi

Kiam ankoraŭ ne ekzistis plena Esperanta traduko de la verko, Miyamoto Masao tradukis kelkajn hajkojn el ĝi en la 'Hajka antologio' de la Hajkista Klubo. Jen tri ekzemploj:


natsuyama ni ashida o ogamu kadode kana

Sur mont' verdriĉa
mi preĝis al getaoj
por voj' feliĉa.


natsukusa ya tsuwamono-domo ga yume no oto

Herbar' somera --
soldatoj kuŝis tie
kun sonĝ' surtera.


shizukasa ya iwa ni shimiiru semi no koe

Cikado trilas
nun rokon penetrante --
natur' trankvilas.

Eksteraj ligiloj


Dosiero:MatsuoBashoChusonji.jpg