Japana imperialismo en Koreio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Japana imperialismo en Koreio
Plena origina nomo:
일제 강점기
日本統治時代の朝鮮
 Imperio de Koreio 19101945 Koreia Popola Respubliko 
Milita guvernio de Usona armeo en Koreio 

kolonio • eksa administra teritoria unuo • politika teritoria divido
Geografio
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Kvanto de loĝantoj:
13128780
Ŝtat-strukturo
Antaŭaj ŝtatoj:
Imperio de Koreio Imperio de Koreio
Postsekvaj ŝtatoj:
Koreia Popola Respubliko Koreia Popola Respubliko
Milita guvernio de Usona armeo en Koreio Milita guvernio de Usona armeo en Koreio
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj Rilatoj
vdr

Japana okupado de Koreio (en Koreio nomata Japana imperia periodoPeriodo de la armita okupado fare de Japanio) estas la periodo en historio de Koreio, kiam la lando estis okupita de Japana Imperio. La japana influo al Koreio draste fortiĝis komence de la 20-a jarcento, speciale post la subskribo de la pakto pri protektado (1905). En 29-a de aŭgusto 1910 Koreio estis aneksita de Japanio kun japana-korea aneksa traktato.

Dum la japana rego korea kulturo estis rigardata malgrava kaj primitiva rilate al japana kulturo. Dum la Dua mondmilito multaj koreoj devis servi al Japanio kiel komfortulinoj, laboristoj kaj soldatoj.

La japana okupado finiĝis en 1945, kiam Japanio kapitulaciis.

Sekvoj de la okupado ĝis nun malhelpas rilatojn inter la du landoj ĉefe pro malsamaj pritaksoj de la okazintaĵoj. Interalie, la korea flanko insistas pri multaj malhumanaj agoj de la japana flanko, kiujn en Japanio oni malfacile agnoskas, kaj insistas pri la oficiala pardono. Koreoj ankaŭ ĝenerale ne ŝatas la manieron, kiel la okazintaĵoj estas priskribitaj en japanaj lernejaj lernolibroj. Restis ankaŭ teritoriaj disputoj pri kelkaj insuloj kaj pri internacie uzataj japandevenaj geografiaj nomoj (kiel Japana maro, kiun koreoj preferas nomi Orienta maro).