Olego Popov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
rusa cirka klaŭno Olego Popov

Olego Konstantinoviĉ POPOV (ruse Олег Константинович Попов) naskiĝis la 31-an de julio 1930 en la submoskva vilaĝo Virubovo.

En 1950 li diplomitiĝis en Ŝtata universitato de la cirka arto. Ekde 1951 li laboris en moskva cirko kiel ekvilibristo sur drato. En 1960 lia ĝenro ŝanĝiĝis kaj li iĝis klaŭno.

Al spektantoj tre plaĉis lia nova rolo, kiun li realigis kun sincera bonkoreco kaj lerteco. Lia nova aspekto ankaŭ estis neordinara - multaj personoj en la mondo ĝis nun ekkonas lin laŭ liaj granda kepo kun blanka-nigraj kvadratoj, samkolora stria pantalono kaj ruĝa kravato-papilio. Lia pajlokolora hararanĝo en la rusa stilo ankaŭ estas rimarkinda. Ŝajne pro tio ĉi lin oni karese nomas "La suna klaŭno'.

sabla skulptaĵo en Germanio

Lia programo sur la sceno havas diversajn specojn de la cirka arto: li scipovas ekvilibri, ĵongli samtempe per terpomoj, forkoj kaj teleroj, fari multajn trukojn kaj ĝenerale ĝojigi alvenintajn spektantojn.

Li ankaŭ multe rolis en kino kaj televido.

Oni omaĝis lian longan cirkan agadon kaj ordenis lin en 1969 per plej valora rango - "La Popola Artisto de USSR".

Longtempe Olego Popov loĝis en Marjina Roŝĉa (Distrikto de Moskvo). Ekde 1988 li loĝas kaj laboras en Germanio.