One World Trade Center

El Vikipedio, la libera enciklopedio
la konstrulaboroj la 7-an de aprilo 2012

Turo de Libereco (angle Freedom Tower [FRIdm taŭr]) estos la nomo de la planata centra konstruaĵo de la nova Mondkomerca Centro en Novjorko, kies antaŭaĵo (la ĝemelturoj) estis detruita en la atenco de la 11-a de septembro 2001. Post sia kompletiĝo en 20082009 la Turo de Libero laŭ kelkaj kriterioj povus esti la plej alta konstruaĵo de la mondo; ĝia pinto atingos simbolan alton de 1776 futoj (541,32 metroj; la nombro 1776 estas la jaro de la deklaro de sendependeco de Usono). La turo havos 70 etaĝojn kaj 240.000 m² da oficeja areo. Ĝia alto inkluzivas nesimetrian turpinton de 84 m, kiu elvoku la vidon de la etendita brako de la Statuo de Libereco en la novjorka haveno.

Sur la turopinto staros anteno, kiu atingos alton de 610 metroj (pli ol 2000 futoj).

Je la 4-a de julio 2004 (nacia tago de Usono) okazis simbola ekkonstrua ceremonio, dum kiu oni metis granitan fundamentŝtonon de 20 tunoj. La ŝtono, elrompita en la montaro Adirondack kaj portas la gravuritajn vortojn "por honori kaj memorigi tiujn, kiuj perdis sian vivon je la 11-a de septembro 2001, kaj kiel omaĝo al la senlaca spirito de libereco -- kvara de julio 2004".

Posedanto de la konstruaĵo probable estos Larry Silverstein, luanto de la Komerca Centro je la tempo de ĝia detruiĝo. Oni taksas la kostojn de konstruado je 1,5 ĝis 2 miliardoj da dolaroj, tio estas ĉ. 2000/m².

En Dubajo (Burĵ Dubaj) kaj Ĝakarto oni planas simile altajn turojn, kiuj eble pretiĝos samtempe kun la Turo de Libereco, tiel ke la konkuro pri la pleja alto restas interesa.

Vidu ankaŭ